Irana prezidento: Usona sankcio kontraŭ Irano estas terorisma ago

(GMT+08:00) 2018-12-10 13:12:50     Redaktoro:Yu

De la 7a ĝis la 8a de decembro en Tehrano okazis la dua kunveno de parlamentaj prezidantoj de ses landoj kun la temo koncerna al la batalo kontraŭ terorismo kaj plifortigo de konekteco en la regiono. Irana prezidento Hassan Rouhani faris paroladon en la malferma ceremonio. Li diris, ke la ekonomia sankcio de Usono kontraŭ Irano estas terorisma ago.

La temo de la kunveno ampleksis la batalon kontraŭ terorismo, dvidon de spertoj, akceladon de regiona kunlaboro per novaj efikaj rimedoj, kaj antaŭenigon de paco kaj disvolvado. En la parolado, Rouhani retrorigardis terorismajn atakojn, kiujn suferis Irano en la lastaj 40 jaroj, kaj emfazis, ke Irano estas unu el la plej gravaj suferintoj de terorismo.

Irana komunikilo raportis, ke dum la pasintaj 40 jaroj en Irano pli ol 17 000 civiluloj estis mortigitaj de teroristoj. Du tagojn antaŭ la kunveno de parlamentaj prezidantoj en la irana sudorienta havenurbo Chabahar okazis eksplodo de bombaŭto, mortigante 4 homojn kaj vundante pli ol 40 aliajn.

Rouhani aldonis, ke la kruela kaj neleĝa ekonomia sankcio de Usono kontraŭ Irano estas unu el la formoj de terorismo, kaj ke ekonomia terorismo signifas minaci ekonomian disvolvadon de iu lando kaj krei timon en alia lando por reteni komercon kaj investadon de tiu lando. Li akcentis, ke la retiro de Usono el la interkonsento pri la irana nuklea demando kaj rekomenco de sakcioj kontraŭ Irano kaj ĝiaj komercaj partneroj estas tipa ekzemplo de ekonomia terorismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin