Le diris, ke la kondukto de la usona flanko atencis justajn kaj laŭleĝajn rajtojn de ĉina civitano. La ĉina flanko firme kontraŭas tian agon kaj forte urĝas la usonan flankon doni grandan gravecon al la solena pozicio de Ĉinio, preni tujajn paŝojn por korekti malĝustan praktikon kaj aboli la arestordonon kontraŭ ĉina civitano. La ĉina flanko faros pluan respondon laŭ la ago de Usono.