Malfermiĝis ekspozicio pri reformo kaj malfermo de Ĉinio en Londono

(GMT+08:00) 2018-12-11 16:19:45     Redaktoro:Selena

En la 10a de decembro en la Reĝa Kruca Stacio de Londono, malfermiĝis ekspozicio pri reformo kaj malfermo de Ĉinio. Ĉifoje pli ol 80 fotoj estas eksponataj por montri la realan vivon de la ĉina popolo en pasintaj 40 jaroj post ekpraktiko de la reformo kaj malfermo.

Laŭ konigo, tiuj fotoj estas valoraj materialoj konservataj de la novaĵ-agentejo Xinhua, kaj inter ili 60 spegulas ŝanĝiĝojn de ĉinaj ordinaraj civitanoj en pasintaj 40 jaroj, aliaj 20 fokusiĝas al amikaj interŝanĝoj inter la popoloj de Ĉinio kaj Britio.

Xiang Xiaowei, konsilisto de la ĉina ambasadorejo en Britio, diris en parolado en la malferma ceremonio, ke en pasintaj 40 jaroj post ekpraktiko de la reformo kaj malfermo, okazis granda ŝanĝiĝo al la popola vivo, kaj fotoj estas bonaj portantoj kaj periloj por enskribi la procezon en la historion.

Parolante pri la atingo de la reformo kaj malfermo de Ĉinio kaj ĝia kontribuo al la mondo, Xiang Xiaowei diris, ke la celo de la ĉina popolo, realigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio, kaj la revo de homoj el diversaj landoj strebi al feliĉa vivo, estas interligitaj. Li esperas, ke la ekspozicio plifortigos interkomprenon kaj kulturan interŝanĝon inter Ĉinio kaj Britio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin