Plej alta politika konsilisto gratulas Guangxi okaze de 60a datreveno

(GMT+08:00) 2018-12-11 15:00:32     Redaktoro:Yu

La plej alta politika konsilisto de Ĉinio Wang Yang lunde gratulis la ĉinan Guangxi-an Ĝuangan Aŭtonoman Regionon pro ĝiaj rimarkindaj atingoj en la pasintaj 60 jaroj.

Wang faris la rimarkojn dum parolado en grandioza mitingo en Nanning, la ĉefurbo de Guangxi, celebre al la 60a datreveno de la fondiĝo de la regiono.

Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, gvidis la centran delegacion ĉeesti celebradojn okaze de la datreveno. Wang diris, ke Guangxi realigis grandan salton en ekonomia disvolvado, grandan progreson pri reformo kaj malfermado, grandan plialtigon de la vivnivelo de la popolo, rimarkindan progreson en sia ekologia medio kaj evidentan fortigon de etna unueco dum la lastaj 60 jaroj. Tiaj rimarkindaj atingoj montris la grandajn fortojn de la sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj la fortan viglecon de la sistemo de regiona etna aŭtonomeco. Li emfazis, ke Guangxi ĉiam devas sekvi la gvidadon de la KPĈ kaj la vojon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, persisti en la nova vizio de disvolvado, sin dediĉi al profundigo de reformo en ĉiuj kampoj kaj plua malfermo, certigo kaj plialtigo de vivnivelo per disvolvado, subteno kaj plibonigo de la sistemo de regiona etna aŭtonomeco.

Entute 22 000 lokaj kadroj kaj homoj de diversaj etnaj grupoj kaj de ĉiuj sociaj rondoj ĉeestis la mitingon.

Lunde matene, la delegacio gvidata de Wang vizitis ekspozicion, kiu montras la atingojn faritajn de la regiono en la pasintaj ses jardekoj, precipe tiujn dum la 40-jaraj reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, inkluzive de progreso en ekonomio, politiko, kulturo, socio kaj ekologio.

Wang ankaŭ aŭskultis laborraportojn de la partia komitato de Guangxi-a Ĝuanga Aŭtonoma Regiono kaj la regiona registaro de Guangxi. Aŭskultinte la raportojn, Wang diris, ke post la 60-jara diligenta laboro, Guangxi realigis rimarkindajn ŝanĝiĝojn en urbaj kaj kamparaj regionoj, farante la malriĉan kaj postiĝintan regionon prospera kaj malferma. Wang atribuis la progreson al la firma gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ, komunaj klopodoj de kadroj kaj homoj de ĉiuj etnaj grupoj en la regiono, kaj fortaj subtenoj de homoj de la tuta lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin