Brita ĉefministro prokrastis parlamentan voĉdonon pri interkonsento koncerna al foriro el EU

(GMT+08:00) 2018-12-11 13:33:17     Redaktoro:Yu

Brita ĉefministro Theresa May diris lunde, ke ŝi prokrastos la parlamentan voĉdonon pri interkonsento koncerna al la foriro de Britio el la Eŭropa Unio, kaj ke en la venontaj kelkaj tagoj la brita flanko daŭrigos intertraktadon kun la EU.

Laŭ originala plano, la malsupra ĉambro de la brita parlamento marde okazigos voĉdonon pri la interkonsento atingita de la registaro kaj la EU. Sed May lunde diris, ke parlamentanoj subtenas multajn ŝlosilajn enhavojn de la interkonsento, sed ili restas maltrankvilaj pri la enhavo koncerna al la landlimoj de Irlando post la foriro de Britio el la EU. Se la voĉdono estus okazigita laŭ la originala plano, la interkonsento eble ne povus esti adoptita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin