Ĉu Macron povus venki krizon per respondo al petegoj de pretestantoj

(GMT+08:00) 2018-12-12 15:50:57     Redaktoro:Yu

Lunde vespere, franca prezidento Emmanuel Macron faris televidan paroladon, pozitive respondante al petegoj de protestantoj de la movado Flavaj Veŝtoj. Unue, li konfesis, ke la lando estas en ekonomia kaj socia krizostato, kaj faris promeson en tri flankoj por trakti la situacion.

Unue, li kelkfoje diris, ke li prenas en konsideron la malfacilaĵojn de popol-amasoj, kaj opiniis, ke parto de la petegoj de la protestantoj estas racia. Li anoncis, ke ekde januaro de la venonta jaro estos aldonitaj 100 eŭroj al la minimuma salajro; enspezo de pluslaboro estos libera je impostpago; kaj la plano pri aldona impostpago por la fonduso de socia sekureco estos nuligita al emeritoj kun la monata enspezo de malpli ol 2 000 eŭroj. Due, li emfazis, ke perfortaj agoj devas esti kondamnitaj kaj alportitaj al justeco, kaj oportunistoj, kiuj instigis homojn al perfortaĵoj, estos persekutitaj, por normaligi socian trankvilecon kaj respublikan ordon. Trie, li klarigis la nunajn sociajn demandojn, dirante, ke ili plejparte estas postlasitaj de la eksa regpotenco antaŭ 40 jaroj, kaj ke li mem servis pli ol unu jaron sur la posteno de prezidento, tamen estas senkulpa, kaj li jam klopodis por plibonigo. Li aldonis, ke li dialogos plu kun diversaj rondoj de la socio por imformiĝi pri vivkondiĉoj de la popolo kaj akceli plibonigon de la popola vivteno.

Laŭ la menciitaj enhavoj, Macron pozitive respondis al la plejparto de petegoj de la protestantoj, farante kompromison al ili.

La franca publiko ĝenerale opiniis, ke Macron respondis al la movado Flavaj Veŝtoj ne nur por stabiligi la socian situacion, sed ankaŭ por direkti la rigardon al sia kvin-jara oficperiodo. Li atribuis la radikan kaŭzon de la malkonsento de la popolo al la eksa regpotenco, sed priskribis per kelkaj vortoj la respondecon de la nuna registaro.

Estas antaŭvideble, ke la socia ŝtormo ne povas esti daŭre severa, sed la prestiĝo de Macron kaj lia kapablo de mobilizado estis difektitaj. En la venontjara elekto de la Eŭropa Parlamento, li plej eble renkontos fortajn defiojn de la unio de dekstraj partioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin