Tibeta delegacio de Nacia Popola Kongreso vizitis Eŭropan Parlamenton

(GMT+08:00) 2018-12-12 15:11:22     Redaktoro:Ema
La Tibeta delegacio de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, gvidata de Losang Jamcan, vizitis la Eŭropan Parlamenton marde en Strasbourgo de Francio.

Dum la renkontiĝo kun vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento Dimitrios Papadimoulis, Losang Jamcan rakontis la ekonomian kaj socian disvolvadon de Tibeto per siaj spertoj kaj pozitive respondis demandojn de la zorgo de la eŭropa flanko. Li diris, ke sub la ĝusta gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj etnaj politikoj, la tibeta popolo ĝuas feliĉan vivon. Li bonvenigas pli da membroj de la Eŭropa Parlamento viziti Tibeton.

Papadimoulis diris, ke la vizito de la tibeta delegacio liveris valoran oportunon al la Eŭropa Parlamento por amplekse kaj profunde kompreni Tibeton. Li esperis subteni regulan kumunikadon kun la ĉina flanko por plibonigi komprenon kaj reciprokan fidon.

Dum la renkontiĝo kun prezidanto de la grupo de la Eŭropa Parlamento por eŭropa-ĉina amikeco Nirj Deva, la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la nuntempo kaj la pasinteco de Tibeto. Losang Jamcan konigis la gravajn atingojn de Tibeto en ekonomio kaj socio en la pasintaj 60 jaroj post la paca liberiĝo de Tibeto kaj en la 40 jaroj de la reformo kaj pordmalfermo. Li ankaŭ malkaŝis la frakciismon de la grupo Dalaj-Lamao. Deva rememoris sian viziton al Tibeton kaj diris, ke oni ne povas vidi la veran Tibeton per antaŭjuĝo. Li esperis, ke la grupo por eŭropa-ĉina amikeco ludos plu pozitivan rolon por objektive konigi la klopodojn de Ĉinio por la disvolvado de Tibeto al Eŭropo kaj pozitive antaŭenpuŝi la eŭropa-ĉinajn rilatojn.

La delegacio vizitis ankaŭ la Parlamenton de la Eŭropa Konsilio kaj la Eŭropan Juĝejon de Homaj Rajtoj, konigis la politikojn kaj rimedojn de Tibeto por proteko de homaj rajtoj per vivaj kaj konkretaj ekzemploj kaj ricevis pozitivan taksadon de la eŭropa flanko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin