Ĉinio okazigis nacian memorigan ceremonion okaze de datreveno de Nankina Masakro

(GMT+08:00) 2018-12-13 15:19:22     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde En la urbo Nankino, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la Ŝtata Konsilio okazigis la nacian memorigan ceremonion por viktimoj de la Nankina Masakro. Wang Chen, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, faris paroladon en la ceremonio.

Wang diris en la parolado, ke la solena ceremonio estas okazigita por konservi la memorojn pri la viktimoj de la Nankina Masakro, ĉiuj samlandanoj mortigitaj de japanaj agresantoj, revoluciaj martiroj kaj naciaj herooj, kiuj dediĉis siajn vivojn por la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ Japana Agreso, kaj fremdlandaj amikoj, kiuj rezistis al la japana militarismo kune kun la ĉina popolo kaj oferis siajn vivojn, manifesti la firman starpunkton, ke la ĉina popolo konservos la historion en la memoro, neniam forgesos la pasintecon, alte ŝatas pacon kaj kreos belan estontecon, kaj esprimi la noblan deziron, ke la ĉina popolo senŝanceliĝe sekvos la vojon de paca evoluigo.

La 27an de februaro 2014, la 7a sesio de la 12 Nacia Popola Kongreso de Ĉinio adoptis la decidon oficialigi la 13an de decembro ĉiujare kiel la Nacian Memorigan Tagon por Viktimoj de la Nankina Masakro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin