Ministerio de Eksterlandaj Aferoj parolis pri influo de aliĝo de Ĉinio al MOK

(GMT+08:00) 2018-12-14 13:40:03     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris ĵaŭde, ke la aliĝo de Ĉinio al la Monda Organizo pri Komerco havis profundan influon sur la mondo en la pasintaj 17 jaroj, kaj ke Ĉinio sekvos plu la multflankan vojon kaj laboros kun ĉiuj aliaj membroj de la organizo por defendi la kernan valoron kaj fundamentan principon de la organizo.

Okaze de la 17a datreveno de la aliĝo de Ĉinio al la Monda Organizo pri Komerco, Keith Rockwell, proparolanto de la organizo, diris lastatempe dum intervjuo, ke estas tre grave, ke Ĉinio fariĝis membro de la organizo, kaj tre grave estas ankaŭ, ke la organizo havas sian membron kiel Ĉinion, kiu firme subtenas multflankan komercan sistemon bazitan sur reguloj.

Responde al ĉi-rilata demando, Lu diris, ke la ĉina flanko rimarkis la trafan taksadon de sinjoro Rockwell pri la rolo de Ĉinio kiel membro de la organizo. Li diris, ke en la pasintaj 17 jaroj, Ĉinio ĉiam rigore observis regulojn de la organizo, efektive plenumis siajn promesojn en la kampoj de redukto de tarifoj, nuligo de importaj kontingentoj kaj aliaj ne-doganaj barieroj, malfermo de eksterlanda komerco kaj malfermo de la merkato de servokomerco. Li aldonis, ke profunda integriĝo al la tutmondiĝo ne nur faris Ĉinion la plej granda varkomerca lando de la mondo kaj akcelis ekonomian disvolviĝon kaj malriĉec-redukton de Ĉinio, sed ankaŭ ebligis al Ĉinio dividi evoluigajn oportunojn kun la mondo kaj pli multe kontribui al la komerca disvolvado de diversaj landoj kaj la bonfarto de ĉiuj popoloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin