Tuta mondo rigardas Kanadon

(GMT+08:00) 2018-12-14 15:42:45     Redaktoro:Yu

La supera kortumo de la kanada provinco Brita Kolumbio marde okazigis la trian aŭskultadon pri kaŭcia liberigo de sinjorino Meng Wanzhou, financa ĉefdirektoro de la ĉina firmao Huawei. Juĝisto anoncis, ke la kortumo permesas liberigi sinjorinon Meng per la totala kaŭcio de 10 milionoj da kanadaj dolaroj, inkluzive de domoj kaj kontanta mono, kaj kvin garantiantoj.

La kaŭcia liberigo estis konsolo al Meng kaj iom trankviligis ŝiajn familianojn, la fimraon Hauwei, la ĉina publiko kaj la internacian komunumon. Tio estis ĝusta paŝo farita de la kanada flanko kaj eligis pozitivan signalon. Sed restas longa vojo por kompleta liberigo de Meng. Kanadaj mediatoj raportis, ke Usono povas peti ekstradicion antaŭ la 8a de januaro 2019. Meng denove aperos antaŭ tribunalo kaj estos pridemandita pri ekstradicio. Se ŝi estos ekstradiciita al Usono, ŝi alfrontos kondamnon al 30-jara mallibereco.

En 2008, la firmao Huawei eniris la kanadan merkaton. Laŭ lokaj raportoj, Huawei hvas neniun registron pri malobservo de lokaj leĝoj. Ĝi starigis instituciojn de esploro kaj ekspluato en kelkaj urboj de la lando. La konduto de Kanado vundis rilatojn inter la du landoj kaj ankaŭ la senton de Ĉinio kaj alportos negativan influon al la eksportado al Ĉinio. Delonge kelkaj okcidentaj landoj estas malamikaj kontraŭ Huawei, asertante, ke ĝi havas proksimajn rilatojn kun la ĉina registaro, kaj ke ĝia fondinto estas eksa membro de la ĉina armeo, kaj ĝuste pro tio, Huawei estas plej multe ekzamenita translanda kompanio. Sed la ekzamenantoj neniam montris nerefuteblajn atestojn pri ĝia kontraŭleĝa konduto, kaj Kanado klare scias pri tio.

Lastatempe ĉiuj ĉefaj amaskomunikiloj de la mondo fokusiĝis pri la aresto de Meng, kaj preskaŭ ĉiuj raportoj konsideris la aferon kiel unu el la klopodoj, faritaj de iuj landoj por malhelpi la sciencteknikan progreson de Huawei kaj Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin