Ĉina delegacio klopodas kune kun aliaj flankoj por atingi detalojn de Pariza Interkonsento

(GMT+08:00) 2018-12-15 15:48:25     Redaktoro:Ĝoja

Vendrede intertraktado pri detaloj de Pariza Interkonsento en Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo en Katowice, Pollando, eniris en la lastan periodon. Xie Zhenhua, ĉina speciala delegito pri klimata ŝanĝiĝo, kaj Gou Haibao, speciala delegito de la ĉina Ministerio pri Eksterlanaj Aferoj por intertraktado de klimata ŝanĝiĝo, respektive intervidiĝis kun ĵurnalistoj kaj faris respondojn pri komune atentataj aferoj.

En gazetara konferenco demandite pri ago de Ĉinio kaj Francio en la konferenco por sukcesigi atingon de detaloj de Pariza Interkonsento, Xie Zhenhua diris, ke Fino de intertraktado pri detaloj de Pariza Interkonsento estas la komuna volo de Ĉinio kaj Francio. Ĉinio kaj Francio fortigos kunlaboron inter ili, ankaŭ kun aliaj flankoj, kiuj subtenas plurflankismon kaj subtenas Parizan Interkonsenton por akceli procezon.

Demandite pri ĉu aperos detaloj de Pariza Interkonsento, akceptotaj de ĉiuj flankoj, en la fino de la intertraktado, Gao Haibao diris, ke nun ankoraŭ ekzistas multaj diverĝoj, sed diverĝoj ne estas tre grandaj. La ĉina delegacio kaj aliaj koncernaj delegacioj, inkluzive de ĝenerala sekretario de UN, klopodas por la fina interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin