Novaĵoj (Decembro 17)

(GMT+08:00) 2018-12-17 19:04:34     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17a de decembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi Jinping ĉeestos konferencon celebrantan la 40an datrevenon de reformo kaj pordmalfermo; klimata konferenco de UN adoptis regularon pri efektivigo de la Pariza Interkonsento. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping ĉeestos konferencon celebrantan la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, kiu okazos marde antaŭtagmeze en Pekino.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faros paroladon en la konferenco, kiu komenciĝos en la Granda Popola Halo je la 10a horo antaŭtagmeze en la 18a de decembro.

Prezidanto Xi sendis gratulan leteron al la 3a Konferenco pri Komprenado de Ĉinio, kiu malfermiĝis dimanĉe en Pekino.

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), voĉlegis la leteron en la malferma ceremonio.

Xi diris en la letero, ke la mondo alfrontas ŝanĝiĝojn senprecedencajn en jarcento, paco kaj evoluado ankoraŭ estas la temo de la epoko, kaj samtempe, la homaro alfrontas multajn komunajn defiojn. Ĉinio volas labori kun aliaj landoj por aktive antaŭenigi la konstruadon de novtipaj internaciaj rilatoj kun reciproka respekto, egaleco kaj justeco, kaj kungajna kunlaboro kaj akceli la konstruon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro, tiel farante novajn pli grandajn kontribuojn al paco kaj evoluado de la mondo. Xi emfazis, ke tiu ĉi jaro markas la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, kiu skribis gloran ĉapitron en la disvolvado de Ĉinio, kun la pli kaj pli proksimaj rilatoj de Ĉinio kun la mondo.

Dimanĉe en Luang Prabang de Laoso, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun kamboĝa vicĉefministro Hor Namhong, kaj ambaŭ flankoj interparolis pri duflankaj rilatoj kaj promesis plifortigi kunlaboron sub la iniciato Zono kaj Vojo.

Namhong estas tie por ĉeesti la kvaran Kunvenon de Ministroj de Eksterlandaj Aferoj pri Lancang-Mekonga Kunlaboro.

Wang diris, ke Ĉinio volas profundigi kunlaboron kun Kamboĝo sub la iniciato Zono kaj Vojo, plifortigi kunlaboron pri investado de produktkapablo kaj konstruado de industriaj parkoj, kaj helpi al la lando altigi la kapablon de sendependa disvolvado. Wang aldonis, ke Kamboĝo estas grava partoprenanto de la Lancang-Mekonga Kunlaboro, kaj Ĉinio volas labori kun Kamboĝo por akceli kunlaboron kaj realigi komunan disvolviĝon.

Namhong diris, ke tiu ĉi jaro markas la 60an datrevenon de la starigo de kamboĝa-ĉinaj diplomatiaj rilatoj, kaj la duflankaj rilatoj faris gravan progreson, kun oftaj altnivelaj reciprokaj vizitoj kaj fruktodonaj atingoj de pragmata kunlaboro.

Dimanĉe en Vjentjano, vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun laosa ministro pri eksterlandaj aferoj Saleumxay Kommasith, kaj ambaŭ flankoj promesis disvolvi plu sian ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro.

Dum la renkontiĝo Wang diris, "Ni volas labori kun la laosa flanko, uzante la 10an datrevenon de la starigo de la ĉina-laosa kompleksa strategia partnereco de kunlaboro en la venonta jaro kiel oportunon, prenante la efektivigon de komuna konstruado de la ĉina-laosa strategia komunumo de komuna estonteco kiel la direkton, farante la antaŭenigon de la Ĉina-Laosa Ekonomia Koridoro, precipe la konstruadon de la Ĉina-Laosa Fervojo kiel impulson, kaj aplikante la Ĉina-Laosan Turisman Jaron 2019 kiel platformon, por ĉiufkanke antaŭenpuŝi la duflankan strategian komunikadon, profundigi pragmatan kunlaboron, plifortigi personarajn interŝanĝojn, kaj tiel akceli disvolvadon de la duflanka ampleksa strategia partnereco de kunlaboro."

Wang montris, ke la du flankoj bezonas plifortigi strategian kunordigon kaj bone prepari pintnivelajn renkontiĝojn kaj interŝanĝojn de diversaj niveloj.

Saleumxay diris, ke la du partioj kaj du landoj havas oftajn altnivelajn interŝanĝojn, kaj la pintnivelaj gvidantoj de la du landoj decidis konstrui komunumon de komuna estonteco inter Laoso kaj Ĉinio, montrante la direkton al la laosa-ĉina ampleksa strategia partnereco de kunlaboro.

Reprezentantoj por klimata intertraktado el preskaŭ 200 landoj sabate konsentis pri ĝenerala efektiviga gvidlinio, aŭ komuna regularo de la mejloŝtona Pariza Interkonsento 2015 pri klimatŝanĝiĝo.

La 24a Konferenco de la Partoprenantaj Partioj de la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo transpasis la oficialan ferman tempon en vendreda vespero kaj daŭris ĝis sabato en la pola suda urbo Katowice.

Pola ministro pri energio Michal Kurtyka, prezidanto de la klimata konferenco en Katowice, diris, "Ĉi tio ne estis facila tasko. Tio estis malfacila kaj timinda, sed ni persistis ĝis la fino. Per tiu ĉi ĝenerala efektiviga gvidlinio vi faris mil malgrandajn paŝojn antaŭen."

Xie Zhenhua, speciala reprezentanto de Ĉinio pri aferoj koncernaj al klimatŝanĝiĝo, diris, ke la kompleta, ekvilibra kaj forta ĝenerala gvidlinio adoptita de la konferenco starigis politikan fundamenton por efektivigo de la Pariza Interkonsento. Xie aldonis, ke la konferenco markis la sukceson kaj efikecon de multflankeco, kaj la regularo konformas al la principoj de egaleco, "komunaj sed distingaj respondecoj" kaj respektivaj kapabloj kun konsidero pri realaj kondiĉoj de ĉiuj landoj.

Esplora instituto sub la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) publikigis deklaron dimanĉe nokte, kritikante Usonon pri efektivigo de sankcioj kontraŭ oficialuloj de la KDPR.

La deklaro estis eldonita de direktoro pri politika esploro de la Instituto pri Usonaj Studoj de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kaj publikigita de la Korea Centra Novaĵ-Agentejo de la KDPR sen publikigo de la nomo de la direktoro.

La deklaro diris, ke la plej altaj gvidantoj de la KDPR kaj Usono promesis plibonigi rilatojn inter la du landoj en la historia pintkunveno junie en Singapuro, kaj nun la du flankoj antaŭenpuŝas la rilatojn laŭ la firma volo de la du gvidantoj, sekvante la komunan deklaron. Sed dum la pasintaj ses monatoj, la usona Ŝtata Departemento kaj la Departemento de Financo ok-foje enkondukis sankciojn kontraŭ entreprenoj, individuoj kaj ŝipoj de la KDPR kaj aliaj triaj landoj per falsaj pretekstoj.

La pakistana armeo diris dimanĉe, ke terarmea stabestro Qamar Javed Bajwa tiutage aprobis la mortkondamnon de la speciala milita tribunalo al 15 teroristoj, kiuj estas akuzitaj pri partopreno en serio da terorismaj atakoj kontraŭ armeanoj, policanoj, civiluloj, religiaj ejoj kaj edukaj institucioj. La gazetara servo de la pakistana armeo diris en deklaro, ke tiuj 15 teroristoj partoprenis en serio da atakoj, kiuj mortigis 34 homojn, inkluzive de 21 armeanoj, 11 policanoj kaj 2 civiluloj. Leĝobeigaj oficialuloj kaptis grandan kvanton da armiloj kaj municioj el tiuj teroristoj dum agadoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin