Tri aroj da ŝlosilaj vortoj malkodas ekonomion de Ĉinio en 2019

(GMT+08:00) 2018-12-17 08:49:15     Redaktoro:Yu

La Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) ĵaŭde okazigis kunvenon. Unu el la gravaj temoj de la kunveno estis analizi kaj esplori la laboron pri ekonomio en la venonta jaro. Laŭ deklaro publikigita post la kunveno, estas tri aroj da ŝlosilaj vortoj de la ekonomio de Ĉinio en 2019.

Progreso dum Stabiligo

Laŭ la ĝenerala politiko emfazita en la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, la registaro efike traktis profundajn ŝanĝiĝojn de eksteraj cirkonstancoj; tri ĉefaj decidaj kampanjoj havis bonan komencon; proviz-flanka struktura reformo estis antaŭenigita; la popolo ricevis pli da efektivaj profitoj. La jaro 2019 markas la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj estas decida por atingi la unuan centjaran celon konstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj. Tial la ĝenerala politiko "progreso dum stabiligo" estas tre grava. Sub la nuna intrernacia situacio kun akriĝantaj komercaj disputoj kaj pliiĝantaj necertecoj de la monda ekonomio, stabiligo estas aparte grava por la lando. Krome, stabile disvolviĝanta Ĉinio certe funkcios plu kiel motoro de la monda ekonomio.

Altkvalita Disvolvado

Novembre en sia parolado en la malfermo de la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, ĉina prezidanto Xi Jinping sincere diris, ke sub la nuna internacia kaj enlanda ekonomia situacio, la ĉina ekonomio renkontis elstarajn kontraŭdirojn kaj problemojn; en iuj kampoj pliiĝis necertecoj; iuj entreprenoj renkontis pli da malfaciloj pro pliiĝantaj riskoj kaj defioj. Samtempe li emfazis, ke ĝenerale, tiuj estas problemoj sur la vojo antaŭen, kaj Ĉinio prenas rimedojn por traktado, kaj la efiko jam evidentiĝas.

Bone Fari Siajn Proprajn Aferojn

Tiu ĉi jaro markas la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. La ĉina registaro ĉijare anoncis serion da rimedoj por akceli la reformon kaj pordmalfermon, inkluzive de evidenta redukto de tarifoj sur importitaj produktoj, nova negativa listo pri merkataliro de fremdlandaj investoj kaj pli larĝa malfermo de la kampoj de financo, aŭto, aviadilo kaj ŝipo al fremdlandaj investantoj. Laŭ raporto de la Monda Banko, la internacia pozicio de Ĉinio laŭ komerca medio ĉi-jare estas pli alta je pli ol 30 lokoj ol la pasinta jaro. Ĉio ĉi montras grandegan potencialon de la ĉina merkato kun ĉirkaŭ 1 400 milionoj da loĝantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin