Ĉina ŝtatkonsilanto renkontiĝis kun kamboĝa vicĉefministro

(GMT+08:00) 2018-12-17 14:52:38     Redaktoro:Yu

Dimanĉe en Luang Prabang, Laoso, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun kamboĝa vicĉefministro Hor Namhong pri duflankaj rilatoj, kaj ambaŭ flankoj promesis plifortigi kunlaboron sub la iniciato Zono kaj Vojo.

Namhong estas tie por ĉeesti la kvaran Kunvenon de Ministroj de Eksterlandaj Aferoj pri Lancang-Mekonga Kunlaboro.

Wang diris, ke Ĉinio volas profundigi kunlaboron kun Kamboĝo sub la iniciato Zono kaj Vojo, plifortigi kunlaboron pri investado de produktkapablo kaj konstruado de industriaj parkoj, kaj helpi al la lando altigi la kapablon de sendependa disvolvado. Wang aldonis, ke Kamboĝo estas grava partoprenanto de la Lancang-Mekonga Kunlaboro, kaj Ĉinio volas labori kun Kamboĝo por akceli kunlaboron kaj realigi komunan disvolviĝon.

Namhong diris, ke tiu ĉi jaro markas la 60an datrevenon de la starigo de kamboĝa-ĉinaj diplomatiaj rilatoj, kaj la du flankaj rilatoj faris gravan progreson, kun oftaj altnivelaj reciprokaj vizitoj kaj fruktodonaj atingoj de pragmata kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin