Xi: Necesas daŭrigi kaj disvolvi socialismon kun ĉinaj trajtoj

(GMT+08:00) 2018-12-18 12:50:42     Redaktoro:Selena

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Xi Jinping, marde diris en la kunveno celebranta la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo, ke la vojo de socialismo kun ĉinaj trajtoj estas larĝa kaj prospera vojo de Ĉinio por adaptiĝo al la epoko kaj gvidado de disvolvado de la epoko, kaj necesas laŭiri la vojon. Xi diris, ke la reformo devas doni grandan gravecon al plibonigo kaj disvolvado de la socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj modernigo de la sistemo kaj kapablo de regado. Li akcentis, ke necesas preni ekonomian konstruadon kiel la centron, persisti ĉe la Kvar Principoj kaj daŭrigi reformon kaj pordmalfermon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin