Reformo kaj malfermo ekis denove: kompreni Ĉinion

(GMT+08:00) 2018-12-18 08:47:19     Redaktoro:Xiong

Ĉi-jare estas la 40a datreveno de la reformo kaj malfermo en Ĉinio, kaj multas la sonoj devenantaj de la okcidenta rondo, kiaj estas "Kien iras la estonteco de Ĉinio", "Ĉu kompano aŭ rivalo estas Ĉinio", "Ĉu Ĉinio estas bonŝanco aŭ defio" kaj tiel plu. En tia fono, la 16an de decembro en Pekino, inaŭguriĝis la tria internacia konferenco "Legi kaj kompreni Ĉinion", ĝi sekve havas neordinaran signifon.

La internacia konferenco "Legi kaj kompreni Ĉinion", kun la celo komprenigi la mondon pri Ĉinio kaj stimuli interŝanĝon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj la ekstera mondo, iam okazis en 2013 kaj 2105, same en Pekino. Tiu ĉi konferenco altiris al si preskaŭ ses cent personojn, inkluzive de famaj politikistoj, strategiistoj kaj entreprenistoj. La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis al ĝi gratulan mesaĝon, emfazante, ke Ĉinio daŭrigas sian reformon kaj malfermon en plenaj larĝo kaj profundo, persiste efektivigas novajn konceptojn de disvolvado, kreskigas la ekonomion en pli alta kvalito, kaj liveras al la mondo pli da kunlaboraj bonŝancoj. Ĉi tiu ekspliko forte frapante respondas al la zorgoj de la okcidenta socio kaj ankaŭ stimulis la entuziasmon de la ĉeestantoj por iro al spekulativado kaj diskutado ĉirkaŭ la temo "Novaj evoluaj funkcioj de Ĉinio kaj novaj bonŝancoj sub tutmonda kunlaboro".

Kien Ĉinio volas iri kun "Denova eko de la reformo kaj malfermo"? La respondo estas klara kaj eksplicita, t.e.: la celo de la ŝtataj ekonomio kaj socio, montrita en la 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, aŭ pli detale: en la 2020 Ĉinio fariĝos en relative bonstatan landon kaj, fine de ĉi jarcento, en socialisman modernan potencolandon, belan kaj harmonian, kun riĉeco, demokratio kaj civiliziteco.

Justeco venas el kompreniĝo, kaj la internacia konferenco "Legi kaj kompreni Ĉinion" celas ja kompreni kaj esti komprenita. Ĝi ne sole utilas al la okcidenta socio por ke ĝi pli bone komprenu Ĉinion, sed krome igas ĝin ricevi pli multe da bonaj informoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin