Popola Ĵurnalo publikigis ĉefartikolon okaze de 40a datreveno de reformo kaj pordmalfermo

(GMT+08:00) 2018-12-18 10:48:18     Redaktoro:Yu

Marde, la 18an de decembro, la Popola Ĵurnalo publikigis ĉefartikolon sub la titolo Krei pli Grandan Miraklon en la Nova Epoko – Celebre la 40an Datrevenon de Reformo kaj Pordmalfermo.

La artikolo diris, ke en 1978, la 3a Plena Sesio de la 11a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio markis la komencon de la granda vojaĝo de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. Sub la gvidado de la partio la popolo kondukis la novan grandan revolucion, verkante superban epopeon de prospero kaj disvolviĝo de la nacio, kaj estigante atmosferon de naci revigligo, kio ne nur alportis profundan ŝanĝiĝon al Ĉinio, sed ankaŭ havis profundan signifon sur la mondon.

En la pasintaj 40 jaroj, reformo kaj pordmalfermo ĉiam estis la voko de la epoko tra la tuta lando. Hodiaŭ, la reganta partio, kiu esperis respondi la demandon, kien iros socialisma Ĉinio, sukcese malfermis la vojon de Ĉinio al modernigo. La lando, kiu iam alfrontis la danĝeron de "elpelo el la tero", jam fariĝis la dua plej granda ekonomio de la mondo.

La artikolo montris, ke la reformo kaj pordmalfermo dum la pasintaj 40 jaroj donis al Ĉinio multajn valorajn inspirojn, kaj la plej grava estas, ke ĉiu nacio devas sin disvolvi laŭ la logiko de la historio kaj tendenco de la epoko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin