Ĉinio solene celebras 40an datrevenon de reformo kaj pordmalfermo

(GMT+08:00) 2018-12-19 09:31:35     Redaktoro:Yu

Ĉinio marde okazigis grandiozan kunvenon por celebri la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de la lando, granda revolucio, kiu ŝanĝis la sorton de la ĉina nacio kaj ankaŭ influis la mondon.

Prezidanto Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la okazaĵon, kiu komenciĝis ĉirkaŭ la 10a horo antaŭtagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino. Ĉefministro Li Keqiang prezidis la kunvenon. Xi faris gravan paroladon en la kunveno.

En 1978, la 3a Plena Sesio de la 11a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio markis la komencon de la granda vojaĝo de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. Sub la gvidado de la partio la popolo kondukis la novan grandan revolucion, verkante superban epopeon de prospero kaj disvolviĝo de la nacio, kaj estigante atmosferon de naci revigligo, kio ne nur alportis profundan ŝanĝiĝon al Ĉinio, sed ankaŭ havis profundan signifon sur la mondon. En la pasintaj 40 jaroj, reformo kaj pordmalfermo ĉiam estis la voko de la epoko tra la tuta lando. Hodiaŭ, la reganta partio, kiu esperis respondi la demandon, kien iros socialisma Ĉinio, sukcese malfermis la vojon de Ĉinio al modernigo. La lando, kiu iam alfrontis la danĝeron de "elpelo el la tero", jam fariĝis la dua plej granda ekonomio de la mondo.

En parolado en la kunveno, prezidanto Xi Jinping nomis la strebadon por reformo kaj pordmalfermo kaj socialismo kun ĉinaj trajtoj la mejloŝtono en realigo de la rejuniĝo de la ĉina nacio. Li diris, ke ankaŭ la establiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko estis la mejloŝtonoj sur la vojo al la granda nacia rejuniĝo en la moderna epoko. Ili reprezentis tri historiajn eventojn okazintajn post la Movado de la 4a de Majo de 1919.

Xi Jinping diris, ke la lando ĉiam klopodis plibonigi la vivon kaj bonstaton de la popolo dum la lastaj 40 jaroj. Ĉinio liberigis 740 milionojn da homoj el malriĉeco en la 40 jaroj, reduktante la proporcion de malriĉaj loĝantoj je 94,4 procentpunktoj. La lando starigis la plej grandan sistemon de socia sekureco en la mondo, kun la baza pensio tuŝanta pli ol 900 milionojn da homoj kaj medicina asekuro kovranta pli ol 1 300 milionojn da homoj. La proporcio de konstantaj urbaj loĝantoj en tuta populacio leviĝis je 40,6 procentpunktoj ĝis 58,52 procentoj dum la periodo. La lando subtenis sian socian stabilecon dum longa periodo, farante sin unu el la landoj, kiuj donas plej grandan senton de sekureco en la mondo. Ĉinio adiaŭis la problemojn, kiuj turmentis ĝian popolon dum miloj da jaroj, inkluzive de malsato, malabundeco kaj malriĉeco.

Xi diris, ke vojo orientita al la popolo devas esti sekvata, kaj klopodoj devas esti faritaj por realigi la aspiron de la popolo al pli bela vivo. Li aldonis, ke praktikoj en la pasintaj 40 jaroj montris, ke la strebado de la ĉina popolo por feliĉa vivo kaj nacia rejuniĝo estas la fundamenta aspiro kaj misio de la Komunista Partio de Ĉinio kaj tiuj de la reformo kaj pordmalfermo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin