Ĉinio publikigis "sukcesan kodon" de la reformo kaj malfermo por granda miraklo

(GMT+08:00) 2018-12-20 09:09:46     Redaktoro:Xiong

"Miraklo de Ĉinio", "neimageblaj atingoj en la evoluiga historio de la homaro" … ĉio ĉi tio estas objektiva taksado de la internacia amplekso pri la reformo kaj malfermo de Ĉinio. Kiel la miraklo estis kreita? Kion ĝi alportis al Ĉinio kaj la mondo? Mardon, nome la 18an de decembro, okazis la kunveno omaĝe al la kvardekjariĝo de la reformo kaj malfermo. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtata prezidanto, faris gravan paroladon. Li sisteme retrorigardis la kvardekjaran travivaĵon de la reformo kaj malfermo kaj resumis la akiritajn atingojn, sencojn kaj trezorajn spertojn, kaj dekretis mobilizon al la ĉinaj kompartianoj kaj la ĉina tuta popolo: plu marŝi kun reformo kaj malfermo en la nova epoko.

Xi Jinping emfazis, ke la reformo kaj malfermo ege ŝanĝis la fizionomion de Ĉinio, de la ĉina nacio, de la ĉinoj, kaj de la Komunista Partio de Ĉinio. El la resumo kaj analizo de Xi Jinping la mondo ne nur ekkomprenas la "sukcesan kodon" de la reformo kaj malfermo, sed ankaŭ ekperceptas tion, kial ĉinaj gvidantoj kaj popolamasoj havas la volon kaj fidon, irigi la reformon kaj malfermon ĝisfunde.

En sia parolado Xi Jinping fiere diris: "Uzante kelkdekajn jarojn, ni trairis la industriigan procezon, dum por tio evoluintaj landoj elspezis kelkcentajn jarojn. Por la ĉinoj neebleco fariĝis en eblecon."

Kial la ĉinoj povas fari neeblecon ebla? En sia parolado Xi Jinping diris: "Tio estas farita de la tuta Partio kaj de la tuta popolo el ĉiuĵ naciecoj en la tuta landoj per la diligenteco, saĝo kaj kuraĝo!"

Se en la pasintaj 40 jaroj Ĉinio kreis la "surteran miraklon" mirigan al la mondo, do en la estontaj 40 jaroj aŭ pli Ĉinio kontrolos per siaj agoj la antaŭdiron de Ronald H. Coase, la gajninto de la Nobel-premio pri ekonomio: Ĉinio malfermita, tolerema, memfida kaj kreiva, donos al la mondo pli grandan mirindaĵon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin