Atesto, partopreno, sinofero kaj divido en la reformo kaj malfermo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-12-20 09:09:46     Redaktoro:Xiong

La reformo kaj malfermo kiuj komenciĝis en la jaro 1978 ne nur funde ŝanĝis Ĉinion, sed ankaŭ profunde influis la mondon. Kiam Ĉinio, kiel lando, kiu scias esti dankema, retrorigardas siajn atingojn akiritajn en la pasintaj kvardek jaroj, nature ne forgesas fremdlandanojn, kiuj iam donis al Ĉinio subtenon kaj helpon.

En la kunveno omaĝanta al la kvardekjariĝo de la reformo kaj malfermo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon, esprimante sinceran dankon al ĉiuj fremdaj amikoj kaj ĉiuj mondaj popoloj, kiuj prizorgis kaj subtenis la reformon kaj malfermon kaj la modernan konstruadon de Ĉinio, precipe al dek fremduloj, kiuj ricevis "premion de amikeco por reformo de Ĉinio".

Kvardek jarojn antaŭe, kiam Ĉinio decidis praktiki reformon kaj malfermon, ĝia ekonomio sidis ĉe la rando de disfalo pro la dekjara interna tumulto. Sed ekster Ĉinio, la mondo progresis kun ĉiu tago, ĉu en scienco kaj tekniko, ĉu en ekonomio. Tiri al si spertojn de aliaj, enkonduki specialistojn kaj teknologiojn, jam fariĝis plej urĝaj bezonoj por tiama Ĉinio, kiu komencis siajn reformon kaj malfermon.

Ekzemple, Werner Gerich, germana fakulo pri administrado de entrepreno, estis invitita kiel la unua "okcidenta" fabrikestro en Ĉinio post la reformo kaj malfermo. Liaj administraj spertoj donis grandan influon al ĉinaj entreprenoj ŝtatoposedataj.

Fakte, estis mil kaj mil fremduloj, kiuj partoprenis en la reformo kaj malfermo de Ĉinio kaj faris kontribuon por ili. Kiel elstaraj reprezentantoj el la fremdaj partoprenantoj en la reformo kaj malfermo, la dek premiitoj estas nur miniaturo de la malfermo de Ĉinio al la mondo. Grandaj amasoj da fremduloj kun la dek personoj kiel reprezentantoj, kiuj en la procezo de la reformo kaj malfermo, jen antaŭkuris, jen enkondukis, faris neforviŝeblan kontribuon. La ĉina popolo neniam forgesos tion.

Hodiaŭ la reformo kaj malfermo de Ĉinio, ĉe nova starpunkto, ekis denove. La giganta merkato de preskaŭ 1,4 miliardoj da loĝantoj, la grundo kontinue renovigata, la porkomerca medio senĉese plibonigata… montras la plian kvardekon da jaroj, pli allogan, pli belan kaj pli prosperan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin