Por aliri al pli altkvalita evoluigo Ĉinio devas esti pli malferma

(GMT+08:00) 2018-12-21 15:46:38     Redaktoro:Xiong

En la kunveno por la kvardekjariĝo de la reformo kaj malfermo de Ĉinio la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping resume eltiris naŭ pecojn da trezoraj spertoj el la reformo kaj malfermo, kaj unu el tiuj estas, ke Ĉinio devas persiste plilarĝigi la malfermon kaj senĉese antaŭenigi la kunan konstruadon de la homara sortkomunumo. Tiu sperto havas gravan gvidsignifon por la altkvalita evoluado de la ĉina ekonomio en la estonteco.

Kvardek jarojn antaŭe Ĉinio restis en duonfermita stato, la kvanto de vara komerco vicis nur en la 29a loko en la mondo. Decembre de 1978 la tiama Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio decidis transloki la kernan laboron tutpartian kaj tutlandan en la ekonomian konstruadon. Tiam la pordo de la lando estis malfermita kaj la freŝa aero fluis en la landon. Ĝuste pro tio, post la kvardek jaroj da reformo kaj malfermo, Ĉinio fariĝis la unue granda lando de komerco en la mondo, la plej granda komerca partnero de pli ol cent dudek landoj, la due granda lando de la enfluo de varoj kaj de la rekta investado al eksterlandoj; en 2017 la malneta enlanda produkto kreskis 33.5-oble ol en 1978, kaj per tio Ĉinio kreis miraklon en la monda historio de ekonomia kresko.

Por tio Xi Jinping diris: "Malfermo kondukas al progreso, fermiteco nepre iras al regreso".

La ekonomia evoluado de la pasintaj kvardek jaroj en Ĉinio dependis de la reformo kaj malfermo, kaj sekve, la estonta altkvalita ekonomia evoluado de Ĉinio nepre estas farita en la kondiĉoj de malfermo.

En la lastaj jaroj "malfermo" estas vorto plej ofte menciita de ĉinaj gvidantoj. En multaj okazoj internaciaj, en grandaj kaj malgrandaj dupartiaj renkontiĝoj, prezidanto Xi Jinping ĉiam komunikis al la mondo klaran, precizan kaj firman informon: "Ĉinio neniam ĉesos por malfermo".

La estonta Ĉinio, ĝuste kiel Xi Jinping priskribis, estas tia: Ĉinio "ne ĉesigos sian paŝadon al pli altnivela malfermo! Nek ĉesigos sian paŝadon al konstruado de malferma mondekonomio! Nek ĉesigos sian paŝadon al formado de homara sortkomunumo!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin