Internacia komunumo donis grandan atenton al parolado de Xi

(GMT+08:00) 2018-12-21 15:46:38     Redaktoro:Yu

Marde, la 18an de decembro en la Granda Popola Halo en Pekino, Ĉinio okazigis solenan konferencon por celebri la 40an datrevenon de reformo kaj pordmalfermo de la lando. La parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en la konferenco vekis grandan atenton de la internacia komunumo.

La egipta ĵurnalo AL-Masry Al-Youm publikigis komenton, dirante, ke reformo kaj pordmalfermo estis evoluiga politiko, kiun Ĉinio ĉiam sekvis en la pasintaj 40 jaroj, kaj multaj ĉinaj entreprenoj atingis rimarkindajn sukcesojn sub la firma gvidado de la registaro.

La germana ĵurnalo Handelsblatt diris en sia raporto, ke prezidanto Xi promesis, ke Ĉinio plilarĝigos la pordmalfermon. La raporto diris, ke en dekoj da jaroj Ĉinio realigis la disvolviĝon, por kiu industriaj landoj elspezis kelkajn jarcentojn. Reformo kaj pordmalfermo alportis al Ĉinio senprecedencan prosperon de la ekonomio, kaj nun la ĉina ekonomio jam okupas pli ol 15% de la monda ekonomio.

La sud-korea novaĵ-agentejo Yonhap aperigis kelkajn artikolojn pri la ĉinaj celebradoj okaze de la 40a datreveno de reformo kaj pordmalfermo. Raporto de la novaĵ-agentejo diris, ke prezidanto Xi emfazis, ke la reformo kaj pordmalfermo estis granda vekiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu ebligis la grandan kreadon de teorio al praktiko fare de la Komunista Partio de Ĉinio.

La singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao publikigis ĉefartikolon, dirante, ke en sia parolado prezidanto Xi akcentis la rezolutecon plu antaŭenigi reformon kaj pordmalfermon kaj emfazis persistecon de Ĉinio sur propra vojo. La raporto ankaŭ menciis, ke Lee Kuan Yew, eksa ĉefministro de Singapuro, estis honorita per amikeca medalo pri la reformo de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin