Publiko de Honkongo kaj Makao varme diskutis pri parolado de Xi

(GMT+08:00) 2018-12-21 15:46:38     Redaktoro:Yu

La parolado de prezidanto Xi Jinping marde en la konferenco celebranta la 40an datrevenon de reformo kaj pordmalfermo vekis varman eĥon en Honkongo kaj Makao. Ĉefaj ĵurnaloj en la du regionoj publikigis artikolojn sur okulfrapaj lokoj.

La honkonga ĵurnalo Dagong aperigis komenton, dirante, ke la parolado donis firman kaj terskuan respondon: 1 300 milionoj da ĉinoj alte tenos la flagon de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj strikte unuiĝos ĉirkaŭ la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio por daŭrigi la aferon de reformo kaj pordmalfermo kaj krei novan kaj pli grandan miraklon en la nova epoko.

La komento de la honkonga ĵurnalo Wenhui diris, ke la parolado de Xi konfirmis la historiajn atingojn de la reformo kaj pordmalfermo kaj eksplikis la grandan signifon kaj profundan inspiron de la reformo kaj pordmalfermo per "dek persistoj", kio estas la plej kompleta kaj profunda resumo de la reformo kaj pordmalfermo en la pasintaj 40 jaroj.

La komerca ĵurnalo de Honkongo diris en sia komento, ke antaŭ 40 jaroj, Ĉinio komencis la reformon kaj pordmalfermon, kaj ekde tiam sursceniĝis la "homa miraklo" en Ĉinio, kaj la lando realigis rapidegan disvolviĝon pro la historia decido. La komento aldonis, ke Honkongo estis kontribuanto kaj profitanto de la reformo kaj pordmalfermo en la pasintaj 40 jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin