Nova rakonto pri vilaĝo Xiaogang

(GMT+08:00) 2019-03-19 16:09:01     Redaktoro:Ĝoja

Antaŭ 40 jaroj la ĉina reformo en kamparo komenciĝis de vilaĝo Xiaogang de gubernio Fengyang en la ĉina meza provinco Anhui. En novembro de 1978 18 kamparanaj familioj faris ruĝajn fingrajn premsignojn sur kontrakto, por ke ili mem respondecu pri produktado. Tio malfermis la kurtenon de ĉina reformo. Poste la vilaĝo Xiaogang fariĝis marko de ĉina reformo en la kamparo. Lastatempe nia raportisto vizitis la vilaĝon Xiaogang. Karaj aŭskultantoj, nun bonvolu aŭskulti novan rakonton pri la vilaĝo Xiaogang.


 Vilaĝano Zeng Yun laboras matene en rizkampo

Je la 7-a horo matene vilaĝano Zeng Yun kaj ŝia nepino manĝigis anasojn en rizkampo. Antaŭ 2 jaroj la vilaĝo Xiaogang komencis projekton pri moderna ekologia agrikulturo kunlabore kun Anhui-a Scienc-Teknika Universitato, inkluzive de bredo de anasoj, salikokoj kaj kraboj en rizkampo. Kaj Zeng Yun respondecas pri manĝigo de anasoj kaj kraboj en 5-hektara kampo. Ŝi diris, ke la nuna laboro estas pli malpeza kaj enspezo estas pli stabila ol antaŭe.

"Antaŭe mi devis fari plantadon en kampo, ne povis fari alian laboron. Nun mi luigis agron al aliaj lertuloj de grenoplantado kaj trovis tiun ĉi laboron. La laboro estas malpeza kaj libera, en fiksaj horoj mi nutras anasojn kaj ĉiumonata salajro estas 3 mil juanoj. Tiel pliiĝis mia enspezo."

Edzo de Zeng Yun laboras en najbara minejo, kaj la geedzoj enspezas pli ol 30 mil juanojn jare, tiu ĉi enspezo estas meza nivelo en Xiaogang.

La hodiaŭa bona vivo profitas de kuraĝa ago de pliaĝaj vilaĝanoj, kiuj komencis reformon en la lasta jarcento. Vilaĝano Yan Hongchang aĝas 69 jarojn kaj en la 70-aj jaroj de la lasta jarcento li servis kiel vicgvidanto de produkta teamo de la vilaĝo. Tiam pro malsato kaj malriĉeco li kaj lia edzino faris almozpeton en aliaj lokoj.

Okazis reformo en novembro de 1978. Yan Hongchang kaj gvidanto de produkta teamo gvidis kamparanojn el 18 familioj premi fingrojn sur kontrakto por mem decidi produktajn aferojn. En 1982 publikiĝis la unua registara dokumento pri kamparaj laboroj, en ĝi oni klare kaj oficiale konfirmis la agon de Xiaogang. De tiam en unuo de familio kamparanoj kontrakte entreprenigas teron kaj aliajn materialojn por produktado kaj mem respondecas pri produktado. Tuj estis instigita aktiveco de pli ol 800 milionoj da ĉinaj kamparanoj kaj ĉiujare pliiĝis produktkvanto de grenoj en Ĉinio. Kaj xiaogang-anoj ne plu suferis malsaton.

Komence de tiu ĉi jarcento kvankam ĉinaj kamparanoj inkluzive de xiaogang-anoj sin liberigis el malsato, tamen ili ne riĉiĝis. Li Jinzhu, respondeculo de Xiaogang, diris:

"Kial kamparanoj ne riĉiĝis post 20-jara disvolvo? Kvankam kamparanoj viglis kaj mem decidis produktadon, tuj sin liberigis el malsato, tamen produktado pere de familio ne konformas al moderna produkta bezono. En fora kamparo mankis kaj produktaj elementoj kaj investoj, kompreneble ne eblis granda evoluado."

Por vigligi uzadon de kampoj kaj protekti interesojn da kamparanoj en 2013 Ĉinio publikigis dokumenton n. Unu, postulante, ke en la estontaj 5 jaroj Ĉinio konfirmos posedrajton de kamparanoj pri tero kaj donos atestilon al ili pri la posedo. En la provinco Anhui la vilaĝo Xiaogang la unua komencis la konfirmon. Yan Jinchang ricevis atestilon pri sia 2.3-hektara agro.

"Antaŭe mi ne havis konfirmon kaj timis, ke luigota kampo ne plu estos mia, kampo estas la bazo de kamparanoj. Nun mi estas trankvila pro konfirmo de posedo. "

Yan Jinchang luigis sian tutan agron al ĉefroluloj de grenoplantado kaj kompanioj, nun li kaj liaj filoj funkciigas restoracion. Lastajn jarojn pli kaj pli da turistoj venis al la vilaĝo kaj ilia negoco estis pli kaj pli bona.

Pli ol 60% da milhektara agro estas luigita en la vilaĝo Xiaogang. Respondeculo Li Jinzhu diris, ke la bazo de Xiaogang estas moderna agrikulturo, pere de luo de agro oni kunigis agron por pli efika kaj pli bona produktado. Nun la vilaĝo provas akcian kunlaboron kaj aliajn novajn modelojn.

"Ni fortigas modernan agrikulturon kaj liberigas homfortojn. Iuj ne volas fari plantadon en kampo, do la demandoj, kiuj plantas kaj kiel oni plantas, devas esti urĝe solvitaj, tial danke al fakigo, homoj, kiuj volas plantadon, respondecas pri agrikultura disvolvo, kaj homoj, kiuj ne volas plu esti kamparanoj, laboras en aliaj fakoj."

Li Jinzhu diris, ke lastjare la vilaĝo komencis kunlaboron kun faka grupo de agrikulturo kaj esperas trovi vojon de moderna agrikultura disvolvo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin