Nombro de mortintoj pro cunamo en Indonezio kreskis ĝis 281

(GMT+08:00) 2018-12-24 14:44:22     Redaktoro:Yu

La indonezia agentejo pri traktado de katastrofoj diris lunde, ke la detrua cunamo estigita de vulkana erupcio mortigis 281 homojn kaj vundis 1 016 aliajn laŭ la marbordaj regionoj de la markolo Sunda inter la insuloj Javao kaj Sumatro

Proparolanto de la Nacia Agentejo pri Traktado de Katastrofoj, Sutopo Purwo Nugroho, diris, ke la serĉado kaj savado de viktimoj de la cunamo kaŭzita de subakva terlavango post la erupcio de la vulkano Anak Krakatau ankoraŭ iras, tial la savantoj kredis, ke multaj viktimoj restas sub la ruboj balaitaj de maraj ondoj.

Sutopo diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke evakuado de loĝantoj kaj serĉado de viktimoj de la cunamo ankoraŭ iras. La katastrofo detruis domojn de 611 familioj, 69 hotelojn kaj vilaon, 420 ŝipojn kaj boatojn laŭ la marbordo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin