Nova statuso de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-12-25 13:43:51     Redaktoro:Yu

Antaŭ nelonge la Ĝenerala Asembleo de la UN adoptis la rezolucion pri kontribuaĵo de la membroŝtatoj al ĝiaj buĝetoj por la venontaj tri jaroj. La kontribuaĵo de Ĉinio al la regula buĝeto kaj packonserva buĝeto de la UN kreskos ĝis ĉirkaŭ 12% kaj 15,22% respektive. Ĉinio fariĝos la dua plej granda kontribuanto anstataŭ Japanio. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke tio estas rezulto de la kreskado de la ekonomia totalo kaj la pokapa enspezo de Ĉinio kiel la dua plej granda ekonomio en la lastaj jaroj kaj ankaŭ enkorpigo de la internacia influo de Ĉinio.

Tiu ĉi jaro markas la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. La ekonomia kresko de 9,5% en la pasintaj jaroj liberigis la ĉinojn de malriĉeco kaj kondukis ilin en la novan epokon de modere prospera socio. En la pasintaj 10 jaroj Ĉinio sendis entute 31 eskortajn ŝiparojn por protekti komercajn ŝipojn en la Adena Golfo kaj la Somalia Maro kaj partoprenis en pli ol 30 packonservaj misioj de la UN.

Etiopio estas nomata la "afrika Ĉinio". Donitaĵoj de la invest-komisiono de la lando montris, ke de 2012 ĝis 2017, entute 279 ĉinaj entreprenoj havis siajn negocojn en la lando kaj kreis 28 300 laborpostenojn por la lando, liverante fortan subtenon al la loka ekonomia kresko de pli ol 10% en la lastaj jaroj.

La kenja Nacia Ĵurnalo diris septembre en sia artikolo, ke por Afriko, Ĉinio estas valora partnero, kaj ĝi klopodas rompi la antikvan malriĉec-enfalilon bazitan sur kelkjarcenta subevoluinteco. La aserto de okcidentaj landoj pri la tiel nomata "ŝuld-enfalilo" ne celas akceli la disvolvadon de Afriko. La maltrankvilo de Usono kiel lando kun plej granda ŝuldo estas imaga timo.

Homoj povas akiri la anticipon el la kontribuoj de Ĉinio al la mondo en la pasintaj 40 jaroj, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj aliaj landoj por fari pli grandan kontribuon al la konstruado de longdaŭre paca, ĝenerale sekura, komune prospera, malferma kaj inkluziva, pura kaj bela mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin