Novaĵoj (Decembro 28)

(GMT+08:00) 2018-12-28 17:41:35     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28-a de decembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke la Naviga Satelita Sistemo BeiDou servas al la tuta terglobo; Yang Jiechi ĉeestis al kunsido pri internacia leĝo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

De la 27-a de decembro ĉina Naviga Satelita Sistemo BeiDou-3 servas al la tuta terglobo. Ĝi estas la kvara naviga satelita sistemo de la mondo post la usona GPS, la rusa sistemo GLONASS kaj la sistemo de la EU Galileo, kaj ankaŭ kontribuo de Ĉinio al la mondo.

En 2000 la unua eksperimenta satelito de BeiDou estis pafita. En la sekvaj 18 jaroj Ĉinio pafis sume 43 satelitojn, inkluzive de 4 eksperimentaj satelitoj kaj tri generacioj da navigaj satelitoj de BeiDou, kaj plenumis kovradon de Ĉinio, Azi-Pacifiko, regionoj ĉe la "Zono kaj Vojo", kaj tutmondaj navigaj kaj lokalizaj signaloj.

Laŭ konigo de proparolanto de la naviga satelita sistemo BeiDou, la sistemo estas uzebla en 95% da regionoj de la tuta mondo, la tutgloba lokaliza precizeco estas 10-metra kaj la precizeco en Azi-Pacifiko estas 5-metra. Bazaj produktaĵoj de BeiDou jam estis uzataj en pli ol 90 landoj kaj regionoj de la mondo.

Nun la sistemo BeiDou estas uzata vaste en mezurado, trafikado, martransportado, agrikulturo, forstumado, bredado, fiŝkapado, mapado, prospektorado kaj aliaj publikaj aferoj. Laŭ konigo, nun pli ol 500 mil homoj laboras por la industrioj de BeiDou. En 2020 finkonstruiĝos la sistemo BeiDou-3 kaj tiam la skalo de la ĉina naviga satelita industrio superos 400 miliardojn da juanoj.

Ĵaŭde proparolanto de la ĉina Ministerio de Defendo supera kolonelo Wu Qian diris, ke en 2018 la amik-rondo de la ĉina armeo pli kaj pli grandiĝas, la influo de la ĉina armeo estas pli forta, kaj troviĝas multaj bril-punktoj de internacia milita kunlaboro. En 2018 kunlabore kun pli ol 30 landoj Ĉinio faris preskaŭ 40 militajn manovrojn kaj ekzercojn.

En tiutaga regula gazetara konferenco Wu diris, ke en 2018 komunaj manovroj kaj ekzercoj ludis pozitivan rolon por profundigi amikecon kaj konfidon inter la ĉina kaj alilandaj armeoj kaj altigi nivelon de konstruado kaj trejnado de diverslandaj armeoj.

Li diris, ke en 2018 amikoj de la ĉina armeo estas pli multaj kaj formiĝis la nova situacio de internacia milita kunlaboro, nome ĉiudimesia, multkampa kaj plurtavola kunlaboro; la militaj manovroj kaj ekzercoj estas pli kaj pli realaj kaj grandmezuree altiĝas kontribuo de internacia milita kunlaboro al batalkapablo; estas pli kaj pli forta la voĉo de la ĉina armeo kaj pli kaj pli vasta influo de la ĉina armeo kaj ĉinaj produktaĵoj pri internacia publika sekureco troviĝas en la tuta mondo.

Vendrede en Pekino Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉeestis al la kunsido pri la 40a datreveno de la reformo kaj pordmalfermo kaj pri laboro de internacia leĝo kaj faris parolon.

Yang Jiechi montris, ke en la pasintaj 40 jaroj post la reformo kaj pordmalfermo sub la forta gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio la laboro de Ĉinio pri la internacia leĝo strebis por favora ekstera medio por la reformo kaj pordmalfermo kaj faris kontribuon por protekti la mondan pacon kaj akceli la komunan disvolviĝon. Ĉinio amplekse partoprenis en internaciaj konvencioj kaj mekanismoj kaj disvolviĝis kune kun la mondo. Per la internacia leĝo Ĉinio bone solvis la historiajn problemojn kaj internaciajn disputojn kaj persiste protektis la ŝtatajn suvenerecon, sekurecon kaj interesojn. Ĉinio ĉiam alte levas la flagon de la internacia leĝo, profunde partoprenas en la tutmonda leĝdonado kaj kontribuas siajn saĝecon kaj forton por trakti tutmondajn defiojn.

Nun Ĉinio akcelas leĝdonan procezon de leĝo pri investo de alilandaj komercistoj. Pri tio la 27-an de decembro proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco diris, ke ellaboro de la leĝo pri investo de alilandaj komercistoj donos pli fortan leĝan garantion al alilandaj investantoj kaj entreprenoj por protektado de iliaj laŭleĝaj rajtoj, kaj per la leĝo la ĉina investa medio estos pli malferma, pli justa, pli travidebla, pli leĝ-obeiga, pli internacia kaj pli oportuna.

Sekve de reformo kaj pordmalfermo en la lastaj 40 jaroj estis uzataj tri leĝoj pri investo de alilandaj komercistoj, kiuj donis efikan leĝan garantion por ke Ĉinio plivastigu malfermon kaj aktive utiligu alilandajn kapitalojn. Lastajn jarojn Ĉinio plenumis pli altnivelajn politikojn pri malfermo kaj malaltigis sojlon por eniro en la ĉinan merkaton, tial la tri leĝoj nun ne plu kontentigas la bezonon de konstruo de nova sistemo de malferma ekonomio. Necesas ellaboro de nova leĝo.

Nun ĉina leĝdona instanco ekzamenas kaj pridiskutas projekton de la leĝo pri investo de alilandaj komercistoj, kiu anstataŭigos la tri leĝojn kaj fariĝos baza leĝo pri uzado de alilandaj kapitaloj.

Gao Feng, proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco, ĵaŭde, diris, ke la ĉina registaro ĉiam alte atentas protektadon de laŭleĝaj rajtoj de alilandaj investantoj kaj investaj entreprenoj, kaj per ellaboro kaj perfektigo de koncernaj leĝoj kaj regularoj Ĉinio senĉese fortigas la protektadon.

Li diris, ke la ĉina Ministerio de Komerco aktive kunlaboros kun la leĝdona instanco, akcelos fruan ellaboron de la leĝo pri investo de alilandaj komercistoj kaj donos al alilandaj investantoj investan medion pli stabilan, pli justan, pli travideblan kaj pli antaŭvideblan.

Ĵaŭde la ĉina Ministerio de Komerco publikigis donitaĵojn montrante, ke en la antaŭaj 11 monatoj de la kuranta jaro la totala sumo de importado kaj eksportado de servoj de Ĉinio superis 4,74 duilionojn da juanoj, plimulte je 1,5% ol tiu de la sama periodo de la lasta jaro. Inter ili la servoeksportado okupis pli ol 30% de la totala sumo de importado kaj eksportado de servoj kaj kreis novan rekordon.

Gao Feng, proparolanto de la Ministerio de Komerco, diris, ke en la antaŭaj 11 monatoj, la sumo de la servoekspotado atingis 1,58 duilionojn da juanoj, plimulte je 14,7%. La sumo de la servoimportado atingis 3,16 duilionojn da juanoj, plimulte je 10%. En tiu periodo la kresko de servoeksportado estis pli alta je 4,7 procentpunktoj ol tiu de la servoimportado.

Gao Feng diris, ke la rapida kresko de la importado kaj eksportado de servoj montras stabilecon de la ĉina servada ekonomio. Kontinue fortiĝas la interna movforto de la servada komerco.

Miao Wei, ministro pri industrio kaj informada teknologio, diris en la tutlanda laborkunveno pri industrio kaj informada teknologio, ke servo de telekomunikoj de Ĉinio en 2018 antaŭvideble kreskos je 140%, la enspezo de la interreta industrio altiĝos je 18%. Miao malkovris, ke la tasko pri rapidigo de retrapido kaj malaltigo de kosto, elmetita en la raporto pri registara laboro en 2018, jam estis anticipe superplenumita, popularigo de telekomunika servado akiris rimarkindajn rezultojn, kaj plifrue realiĝis la celo de la 13a 5-jara plano.

Miao diris, ke en 2019 oni daŭre profundigos la eksperimentan servon de telekomunikoj, kaj klopodos realigi larĝbendan komunikadon en 98% da malriĉaj vilaĝoj de la tuta lando.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin