Xi Jinping adresis gratulmesaĝon al Ueli Maurer, nove elektita prezidanto de Svislando

(GMT+08:00) 2019-01-01 17:37:08     Redaktoro:Xiong

la unuan de januaro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis gratulmesaĝon al Ueli Maurer, nove elektita prezidanto de Svislando.

En la mesaĝo Xi Jinping diras, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Svislando konservas bonan tendencon de disvolviĝado, la dupartia politika interfido restas en solideco, la dulanda praktika kunlaboro en ekonomio, komerco, financo kaj en aliaj kampoj daŭre disvolviĝas profunden, kaj la ĉina-svislanda strategia partnereco estas plena je viveco. Xi Jinping emfazis, ke li volas, kune kun prezidanto Ueli Maurer, puŝi la duflankajn rilatojn pli antaŭen kaj feliĉigi pli bone la du landojn kaj la dulandajn popolojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin