Shen Haixiong salutas al fremdlandaj aŭskultantoj por nova jaro

(GMT+08:00) 2019-01-01 16:01:58     Redaktoro:Pluveta


La 1an de januaro 2019 direktanto de la Ĉina Komunikila Grupo Shen Haixiong donas salutvortojn kaj bondezirojn por la nova jaro al tutmondaj aǔskultantoj per ondoj kaj retejoj. Shen diras, ke "diskonigi Ĉinion al la mondo, prezenti la mondon al Ĉinio kaj akceli interkomprenon kaj amikecon inter la popoloj de la mondo" ĉiam estas la deziro kaj misio de la Ĉina Komunikila Grupo. La nova jaro markos la 70an datrevenon de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Ĉina Komunikila Grupo plenforte montros al la vasta amaso da aǔskultantoj pli realan kaj ampleksan Ĉinion en la nova epoko.

Karaj amikoj:

Ĉe la unua sunlumo de la nova jaro, mi, nome de la Ĉina Komunikila Grupo kaj miaj kolegoj, sincere sendas al ĉiuj fremdlandaj aǔskultantoj bondezirojn: Feliĉan Novan Jaron!

Antaǔ pli ol 1300 jaroj, Wang Bo, ĉina poeto de la dinastio Tang, verkis al sia amiko Du versojn tiaj: "Intimaj amikoj interne de la kvar maroj estas kvazaŭ proksimaj najbaroj, eĉ se ili estas apartigitaj per granda distanco". Tiu frazoesprimas ĝuste mian senton, kiu direktiĝas al la amikoj.

Por vi, tio estas eble tute nova voĉo. Marte pasintjare, por adaptiĝi al la tendenco de kunfandiĝa disvolvado de amaskomunikiloj, la Ĉina Komunikila Grupo naskiĝis el la de vi tre konataj Ĉina Radio Internacia, Ĉina Centra Televida Stacio kaj Centra Popola Radio. Tiam argentina retumanto Ricardo Huerta diris en socia retejo: "Gratulon al la Ĉina Media Grupo pro la fondiĝo! Dank' al ŝi, mi sentas, ke Ĉinio ankoraŭ estas tiel intima kaj bela kaj mi havas pli profundan konon pri la amikeco."

Dankon al sincera stimulo de novaj kaj malnovaj amikoj. La nove establita Ĉina Komunikila Grupo ĉiam portas al si la mision: Diskonigi Ĉinion al la mondo, diskonigi la mondon al Ĉinio kaj akceli interkomprenon kaj amikecon inter la homoj de la mondo. Ni esperas pli bone plenumi la mision kaj pli bone kontentigi vin!

Prezidanto Xi Jinping diris: "Ĉinio ne apartigas sin de la mondo por disvolvado kaj la mondo bezonas Ĉinion por prospero." En la pasinta jaro ni klopode laboris por fortigi interŝanĝojn inter Ĉinio kaj la mondo per videoj, mikrofonoj kaj artikoloj: estis vaste atentataj la raportoj pri la 40a datreveno de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo; ni firme sendis justan voĉon, klare kaj prudente reagis en protekto de komerca libereco, antaǔenigo de ekonomia integriĝo, kaj ofte elsendis la voĉon de Ĉinio en la pintkunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, la pintkunveno de la Grupo 20, ktp; ni klopode interligis Ĉinion kun la ekstera mondo: plurlingvaj klientiloj plibonigis la spertadon de uzantoj en la japana, rusa, itala, hispana lingvoj, surretaj aktivadoj allogis amason da fremdlandaj retumantoj; ni aktive dialogis kun la mondo: Pintkunveno de Aziaj Amaskomunikiloj en la Boao-a Azia Forumo kaj la Internacia Forumo de Financaj kaj Ekonomiaj Amaskomunikiloj kaj Intelektbankoj en Hongqiao vekis atenton de tutmondaj amaskomunikiloj, aliaj aktivadoj same kiel 'Ĉina Teatro', 'Mi estas fascinato de Ĉinio', allogis pli multe da amikoj.

En la nova jaro ni bonvenigos la 70an datrevenon de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. La Ĉina Komunikila Grupo plenforte montros al la amikoj pli realan kaj ampleksan Ĉinion en la nova epoko. En 2019 ni prezentos al vi aron da delikataj programeroj kaj per faktoj pruvos, ke Ĉinio estas konstruanto de la monda paco, kontribuanto de la monda disvolvado kaj protektanto de la internacia ordo. Ni klopodos por renovigi la elsendajn teknikojn, plene utiligos grandan datumaron, nub-komputadon kaj aliajn novajn teknikojn, rapide realigos altkvalitan, transsaltan disvolviĝon kaj kreos internacie unuaklasan novan amaskomunikilon, liverante al vi pli bonan servon.

Nia malnova amiko, rusa konata ĉinologo Yury Tavrovsky, kiu verkis la libron "Xi Jinping: Plenumanta Revon de Ĉinio", diris en sia mesaĝo al ni: "Mi kredas, ke la iniciato de Ĉinio pri konstruado de la komunumo de la komuna futuro de la homaro estas gvida lumo en la disvolva vojo de la mondo." Estas vere, ke la homaro havas ununuran terglobon, ĉiuj landoj kunekzistas en la sama mondo. Ni kune klopodu por konstrui la komunumon de la komuna futuro de la Homaro kaj konstrui konstante pacan, ĝenerale sekuran, kune prosperan, malferman kaj kunhavecan, puran kaj belan mondon!

Refoje bondezirojn al vi! Dankon!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin