Novaĵoj (Januaro 02)

(GMT+08:00) 2019-01-02 16:18:37     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 2a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi promesas montri maksimuman sincerecon por paca reunuigo de partolando; la novjara parolado de Xi vekis varman diskuton de la internacia komunumo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping promesis montri maksimuman sincerecon kaj fari plej grandan klopodon por la perspektivo de paca reunuigo, sed li ne promesis forlasi la uzon de armita forto.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn merkrede en Pekino en kunveno celebranta la 40an datrevenon de publikigo de Mesaĝo al Samlandanoj en Tajvano.

Xi diris, ke ĉinoj ne devas batali kontraŭ ĉinoj, kaj paca reunuigo konformas al la plej grandaj interesoj de samlandanoj sur la du bordoj de la Tajvana Markolo kaj ankaŭ de la ĉina nacio. Li akcentis, "Ni ne promesas rezigni la uzon de armita forto kaj rezervas la eblecon preni ĉiujn necesajn rimedojn. Ĉi tio celas ne samlandanojn en Tajvano, sed la enmiksiĝon de eksteraj fortoj kaj tre malgrandan nombron da separistoj de "tajvana sendependeco" kaj iliajn agadojn. Li diris, ke tajvana sendependeco agas kontraŭ la tendenco de la historio kaj kondukos al sakstrato. Li aldonis, "Ni volas krei vastan spacon por paca reunigo, sed lasos neniun spacon por ajna formo de separismaj agadoj."

Xi proponis, ke la ĉeflando kaj Tajvano komencu demokratian konsiliĝon pri rilatoj inter la du bordoj de la Tajvana Markolo kaj la estonteco de la nacio, kaj fari konstitucian aranĝon por paca disvolvado de rilatoj inter la du bordoj. Li diris, ke politikaj partioj kaj ĉiuj sektoroj sur la du bordoj de la Tajvana Markolo povas rekomendi reprezentantojn al vasta kaj profunda demokratia konsiliĝo surbaze de komuna politika fundamento de sekvado de la konsento de 1992 kaj opono kontraŭ "tajvana sendependeco".

Ĉe la sojlo de 2019, ĉina prezidanto Xi Jinping faris novjaran paroladon por retrorigardi la disvolviĝon en la pasinta jaro kaj trakti novajn oportunojn kaj defiojn. La parolado manifestis la rezolutecon sekvi la ĉinan revon kaj reflektis la respondecon de Ĉinio pri la estonteco de la homaro.

Eksa ambasadoro de Egiptio al Ĉinio, Aly Houssam El-Din Mahmoud El-Hefny, diris, ke la liberiĝo de 10 milionoj da homoj el malriĉeco reflektas la rezolutecon de la ĉina gvidantaro al elradikigo de malriĉeco en la tuta lando.

Francesco Maringiò, specialisto pri Ĉinio el la Itala Ĵurnalista Asocio, diris, ke en la novjara parolado, Xi menciis vilaĝanojn, kiujn li iam vizitis, kaj sciencistojn, kiuj faris elstarajn kontribuojn por la nacio; lia ideo preni la popolon kiel la centron kaj ĉi-rilata praktiko estis forte impresaj.

Robert Lawrence Kuhn, usona specialisto pri Ĉinio, gajninto de Amikeca Medalo pri la Reformo de Ĉinio, diris, ke la novjara parolado de Xi komunikis firman decidon kaj belan atendon pri la estonteca disvolvado de Ĉinio kaj la mondo.

Hinda ĉinologo B.R. Deepak, profesoro el la Universitato de Jawaharlal Nehru, diris, ke en sia parolado, Xi resumis la disvolviĝon kaj atingojn de Ĉinio en diversaj kampoj en la lasta jaro, prezentante raporton de kontentigaj rezultoj al la ĉina popolo de ĉiuj etnaj grupoj kaj al la tuta mondo. Deepak firme kredis, ke malgraŭ diversaj riskoj kaj defioj, Ĉinio klopodos plu por profundigi la reformon kaj subteni ekonomian kreskon.

En 2018, la sumo de reta detalado de agrikulturaj produktaĵoj en Ĉinio superos 300 miliardojn da juanoj, kaj la sinteza ekzempla projekto de elektronika komerco en la kamparo jam kovris pli ol 80% de malriĉaj gubernioj. En 2019, la Ministerio de Komerco forte antaŭenigos sintezan ekzemplan projekton de elektronika komerco en la kamparo por realigi kompletan kovron de ŝtatnivelaj malriĉaj gubernioj.

Antaŭ la alveno de 2019, gvidantoj de pluraj landoj faris novjarajn paroladojn, esprimante sian rezolutecon aktive trakti defiojn, akceli enlandan disvolvadon kaj internacian kunlaboron kaj krei belan estontecon.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris en sia novjara parolado, ke li povas fari sin, siajn familianojn kaj la partolandon pli bonaj nur per sia strebado, kunlaboro kaj komunaj klopodoj. Li diris, ke Rusio bezonas plenumi serion da urĝaj taskoj en la kampoj de ekonomio, scienco kaj tekniko, medicina servo, edukado kaj kulturo, kaj devas senĉese klopodi por akceli nacian prosperon kaj altigi la vivnivelon de la popolo.

Germana ĉefministro Angela Merkel diris en sia novjara mesaĝo, ke Germanio alfrontas demandojn pri traktado de klimatŝanĝiĝo, regado de enmigrintoj kaj bato kontraŭ terorismo, kiuj decidas la sorton de la lando. Ŝi akcentis, ke Germanio devas plifortigi sian fidon surŝultrigi pli da internaciaj devoj por siaj interesoj. Ŝi aldonis, ke ŝia lando povas sukcese trakti defiojn de la epoko, nur se ĝi solidariĝas kaj kunlaboras kun aliaj landoj.

Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko, diris, ke sennukleigo de la Korea Duoninsulo estas senŝanceliĝa starpunkto de la partio kaj registaro de la KDPR. Li diris, ke li estas preta por refoja renkontiĝo kun usona prezidento Donald Trump.

Nove elektita brazila prezidento Jair Bolsonaro marde ĵuris enoficiĝon. En sia parolado, Bolsonaro promesis rekonstrui Brazilon por liberigi la landon el korupto, krimo kaj senrespondeca politiko pri ekonomio kaj revidigi esperon al la popolo.

La enoficiĝa ceremonio okazis posttagmeze en la domo de la Nacia Parlamento en Braziljo. Ji Bingxuan, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestis la ceremonion laŭ la invito de la brazila registaro.

Bolsonaro diris en la ceremonio, ke en tiu ĉi solena momento, li volas peti ĉiujn membrojn de la nacia parlamento helpi lin por renormaligi kaj rekonstrui la patrolandon kaj liberigi ĝin el korupto, krimo kaj recesio.

La sud-korea registaro marde publikigis deklaron, dirante, ke Sud-Koreio bonvenigas la promeson de la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), Kim Jong Un, pri sennukleigo kaj packonstruo de la Korea Duoninsulo kaj grandigo de interkoreaj rilatoj.

La sud-korea Ministerio de Reunuigo diris en deklaro, ke la starpunkto de la sud-korea registaro estas konsekvenca, kaj ĝi efektivigos la komunan deklaracion subskribitan kun la KDPR por plibonigi rilatojn inter nordo kaj sudo, sennukleigi la duoninsulon kaj konstrui mekanismon de longedaŭra paco sur la duoninsulo. La deklaro diris, ke Sud-Koreio strikte kunlaboros kun la internacia komunumo kaj faros sian plejeblon por komplete sennukleigi la duoninsulon kaj konstrui mekanismon de longedaŭra paco sur la duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin