Novaĵoj (Januaro 07)

(GMT+08:00) 2019-01-07 17:43:10     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7-a de junuaro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke senegalia prezidento renkontiĝis kun ĉina ŝtatkonsilanto; usona prezidento diris, ke Usono kaj la KDPR konsiliĝas pri loko de la du pintkunveno de la du landoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe en Dakaro, senegalia prezidento Macky Sall renkontiĝis kun vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Sall diris, ke Ĉinio sukcese okazigis la Pekinan Pintkunvenon de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kio reflektis strategian perspektivon de disvolvado de afrika-ĉinaj rilatoj. Parolante pri kalumnio de iuj landoj kontraŭ Ĉinio, li diris, ke afrikanoj plej bone scias, kiu estas vera amiko. Li diris, ke Ĉinio delonge respektis la sendependecon, suverenecon kaj kulturon de Afriko, sincere helpis Afrikon en disvolvado, subtenis multflankecon en la internacia scenejo kaj defendis naciajn interesojn de evoluantaj landoj. Li akcentis, ke afrika-ĉinaj rilatoj estas bazitaj sur respekto, reciproka profito kaj komuna klopodo, kaj ke Senegalio sin dediĉos al profundigo de senegalia-ĉina ampleksa strategia partnereco kaj subtenos justan starpunkton de Ĉinio en internaciaj okazoj. Li aldonis, ke lia lando volas labori kune kun Ĉinio por akceli efektivigon de la rezultoj de la Pekina Pintkunveno.

Wang diris, ke ĉina-afrika kunlaboro estas suda-suda kunlaboro kaj reciproka helpado inter evoluantaj landoj, kaj ke Ĉinio volas plu subteni je sia kapablo la afrikajn landojn en disvolvado laŭ ilia volo. Li aldonis, ke Senegalio kaj Ĉinio devas intensigi kunlaboron por akceli efektivigon de la rezultoj de la Pekina Pintkunveno.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi okazigis gazetaran konferencon dimanĉe antaŭ la fino de siaj vizitoj al kvar afrikaj landoj en Dakaro.

Wang diris, ke ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj ĉiujare vizitas Afrikon, kio estas unu el la ĉefaj karakterizaĵoj de la ĉina diplomatio. Li diris, ke Ĉinio tiel agis dum dekoj da jaroj ne nur pro sia promeso al afrikaj landoj, sed plej grave pro tio, ke ambaŭ estas evoluantaj landoj kaj ankaŭ amikoj kaj fratoj de reciproka helpado, ĉar ili bezonas pli oftan komunikadon kaj pli profundan kunlaboron.

Akademia tezo, vendrede nokte publikigita en la gazeto Naturo kaj Bioteknologio, diris, ke ĉinaj sciencistoj sukcese klonis semojn de hibrida rizo.

La teamo, gvidata de Wang Kejian, el la Ĉina Nacia Riz-Esplorinstituto kaj la Ĉina Akademio de Agrikulturaj Sciencoj, kondukis samtempan genoman inĝenieradon de mejozo kaj fekundigo de genoj en ekspluato de klonaj semoj. La sukceso pruvis la eblecon de senseksa reproduktado de hibrida rizo, kio estas grava teorie.

Usona prezidento Donald Trump diris dimanĉe, ke Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko konsiliĝas pri loko de la dua pintkunveno de la du landoj.

Trump diris tion al raportistoj antaŭ sia ekiro al la kampadejo David. Li diris, ke Usono kaj la KDPR konsiliĝas pri la dua renkontiĝo inter li kaj la plej alta gvidanto de la KDPR, Kim Jong Un. Li aldonis, ke inter Usono kaj la KDPR estis tre bona dialogo. Tamen li asertis, ke ankoraŭ validaj estas sankcioj anoncitaj de Usono kontraŭ la KDPR.

Trump diris merkrede en kunveno de la kabineto, ke li ricevis tre eksterordinaran leteron el Kim, kaj ke li havos refojan renkontiĝon kun Kim en nemalproksima estonteco. En la komenco de la lasta monato, Trump diris al raportistoj, ke li eble okazigos pintkunvenon kun Kim en januaro aŭ februaro de 2019.

Kim diris en sia novjara mesaĝo, ke li estas preta por refoja renkontiĝo kun Trump. Li aldonis tamen, ke se Usono ne observos siajn promesojn, misjuĝos paciencon de la popolo de la KDPR, kaj premos plu Pjongjangon, la KDPR devigite serĉos novan vojon por suvereneco kaj la plej altaj interesoj de la nacio kaj por paco kaj sekureco de la Korea Duoninsulo.

La Ŝtata Departemento de Usono diris vendrede, ke ŝtatsekretario Mike Pompeo vizitos ok mez-orientajn landojn ekde la 8a de januaro, promesante al usonaj aliancanoj, ke Usono ne sin retiros el Mez-Oriento, sed laboros kun ili por kune trakti minacojn de Irano.

La Ŝtata Departemento diris en deklaro, ke de la 8a ĝis la 15a de januaro, Pompeo vizitos Jordanion, Egiption, Barejnon, Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn, Kataron, Saud-Arabion, Amanon kaj Kuvajton. La deklaro diris, ke Pompeo diskutos kun gvidantoj de regionaj landoj pri la situacio en Sirio kaj Jemeno, batalo kontraŭ terorismo kaj traktado de minacoj de Irano kaj faros prelegon en Kairo pri usona politiko por la regiono.

La Irana Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo raportis sabate, ke la Irana Konsilio pri Distingo de Oportuneco sabate aprobis leĝprojekton pri aliĝo al la Konvencio de la UN pri Batalo kontraŭ Financado de Terorismo.

Gholam Reza Mesbahi Moqaddam, membro de la konsilio, anoncis "la aprobon de la leĝprojekto kun novaj amendoj". La leĝprojekto estos resendita al parlamenta prezidanto por parlamenta voĉdono.

La Konsilio pri Distingo de Oportuneco estas asembleo por solvado de disputoj inter la parlamento kaj la supera leĝdona instanco de la Konsilio pri Kuratoreco de Konstitucio.

La 7an de oktobro 2018, la iranaj leĝdonantoj aprobis la leĝprojekton pri la aliĝo de Irano al la Konvencio de la UN pri Batalo kontraŭ Financado de Terorismo.

Sed la Konsilio pri Kuratoreco de Konstitucio rifuzis la leĝprojekton pro tio, ke ĝi malobservas la islaman leĝon kaj konstitucion. Poste la Konsilio pri Distingo de Oportuneco enmiksiĝis en la arbitracion

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin