Ĝenerala sekretario de la UN kondamnis puĉprovon en Gabono

(GMT+08:00) 2019-01-08 15:06:49     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, lunde kondamnis puĉprovon kontraŭ gabona prezidento Ali Bongo Ondimba, kiu estas kuracata en Maroko post cerbatako.

Stephane Dujarric, proparolanto de Guterres, diris, ke la ĝenerala sekretario kaj aliaj estas plene informitaj pri la puĉprovo en la ĉefurbo Liberurbo. Lia speciala reprezentanto por la Centra Afriko Francois Lounceny Fall atenteme observas la okazaĵon kaj estas preta por liveri mediacion, se tio estos bezonata.

Dujarric diris, ke Guterres ĉiam oponas kontraŭkonstitucian ŝanĝon de potenco, precipe perfortan, tial li kondamnas la puĉprovon, kiu okazis lunde matene en Gabono. La proparolanto aldonis, ke Guterres rimarkis, ke trankvileco ŝajne revenis al Liberurbo, kaj li vokis ĉiujn partiojn sekvi konstitucion.

La gabona registaro diris, ke estis arestitaj kvar ribeluloj, kiuj okupis la Nacian Radion lunde matene. Guy-Bertrand Mapangou, gabona ministro pri gazetaro kaj proparolanto de la gabona registaro, diris al raportistoj, ke kvar ribeluloj estas arestitaj, kaj unu ankoraŭ estas en eskapo, kaj la situacio estas sub la regado. Li aldonis, ke la ribeluloj restas neidentigitaj por la armeaj altranguloj.

Estis raportoj, ke iuj gabonaj armeanoj deklaris puĉon kontraŭ la nuna registaro. Ili okupis la Nacian Radion, kaj unu gvidanto faris paroladon, esprimante desapontiĝon pri la novjara parolado de prezidento Ali Bongo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin