Bone farante siajn aferojn Ĉinio alvenigas al si estontecon per reformo

(GMT+08:00) 2019-01-09 09:58:10     Redaktoro:Xiong

La jaro 2019 venis.

En dek internaciaj novaĵoj prijuĝe elektitaj de ĉefaj amaskomunikiloj de diversaj landoj restas unu, ke Usono provokis tramondan komercan konflikton kaj igis ĝin pli kaj pli streĉa.

Rerigardante la pasintan jaron, en sia novjara mesaĝo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping diris: "Ni fartis tre bone kaj paŝis tre firme." Pri la estonteco li emfazis: "Kiel ajn varias la internaciaj vento kaj nuboj, la fido kaj decido de Ĉinio protekti la ŝtatajn suverenecon kaj sekurecon neniam varios, kaj la sincereco kaj bonvoleco de Ĉinio konservi la mondan pacon kaj la akcelon de kuna evoluado de ĉiuj landoj neniam ŝanĝiĝos." Tio ĉi signifas, ke Ĉinio, ne nur laŭplane kaj laŭ la trako difinita de la 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, firmpaŝe progresigas reformon en diversaj flankoj, sed ankaŭ, kiel devohava lando, estas neŝancelebla ĉe "siaj sincereco kaj bonvoleco protekti la mondan pacon kaj la akcelon de kuna evoluado de ĉiuj landoj".

La akcelo de kuna evoluado montras tion, ke Ĉinio ne havas la penson pri ludo je nula sumo en la procezo de tutmondiĝo. En 2018 Ĉinio grandmezure kaj intense donis elpaŝojn de reformo kaj malfermo, kaj en la nova jaro tia tendenco pli evientiĝos.

La kialo, pro kiu tiuj ĉi elpaŝoj estis prezentitaj, estas, ke la reformo de Ĉinio jam penetris en la profundan zonon de akvo. Por ke la ekonomio altkvalite disvolviĝu kaj la moderna ekonomia sistemo estu starigita, necesas solvi tiujn problemojn. Sen la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono Ĉinio ankaŭ profundigas sian reformon.

Kiujn aferojn Ĉinio devas bone fari? Ĉinio jam plifrue donis la celojn, tio estas mapovojo jam antaŭ kvin jaroj difinita en la tria plena sesio de la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj poste en la 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĝeneraldirite, tio estas realigi la modernigon de ŝtataj regsistemo kaj regkapablo.

En 2018 la mondo vidis la streĉan eskaladiĝon de la monda komerca situacio kaj ankaŭ la akcelon de la reformo kaj malfermo de Ĉinio. En la nova jaro la mondo vidos, ke bone farante siajn aferojn, Ĉinio ne haltas, ne ĉesigas siajn paŝojn, kaj kun la mondo daŭre marŝu.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin