Ĉina sondilo Chang'e-4 milde surluniĝis sur fora flanko de luno

(GMT+08:00) 2019-01-09 09:58:10     Redaktoro:Yu

La ĉina sondilo Chang'e-4 milde surluniĝis sur la fora flanko de la luno ĵaŭde, fariĝante la unua spacveturilo surluniĝinta sur la nekonata flanko de la luno, kiu estas neniam videbla de la tero.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio anoncis, ke la sondilo konsistanta el alluniĝilo kaj luna ĉaro, surluniĝis sur la antaŭelektita regiono ĉe 177,6 gradoj de orienta longitudo kaj 45,5 gradoj de suda latitudo sur la fora flanko de la luno je la 10a horo kaj 26 minutoj antaŭtagmeze laŭ Pekina Tempo.

Per la komunika helpo de la relajsosatelito Queqiao, la sondilo resendis la historie unuan foton el la fora flanko de la luno, malfermante novan ĉapitron de luna esplorado.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke post kiam la Pekina Aerokosma Komand-Centro sendis ordonon je la 10a horo kaj 15 minutoj, la sondilo Chang'e-4, lanĉita en la 8a de decembro 2018, komencis malsupreniri de 15 kilometroj super la luno kun ekbruligo de ŝanĝiĝebla puŝmotoro.

La relativa rapido de Chang'e-4 al la luno reduktiĝis de 1,7 kilkometroj posekunde al proksimiĝo al nul, kaj la pozo de la sondilo akomodiĝis al ĉirkaŭ 6 ĝis 8 kilometroj super la luna surfaco. Je 100 metroj supre, la sondilo ŝvebis por identigi obstaklojn kaj mezuris la deklivojn sur la surfaco. Post evito de la obstakloj, ĝi elektis relative ebenan lokon kaj descendis vertikale kaj malrapide.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin