Ĉina kaj ĝibutia ŝtatestroj interŝanĝis gratulojn okaze de 40a datreveno de diplomatiaj rilatoj

(GMT+08:00) 2019-01-09 14:35:16     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun sia ĝibutia paralelulo Ismail Omar Guelleh por celebri la 40an datrevenon de duflankaj rilatoj.

Xi diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj 40 jaroj, rilatoj inter Ĉinio kaj Ĝibutio sane kaj stabile disvolviĝis; la du flankoj komprenis kaj subtenis unu la alian pri demandoj de grava zorgo koncerna al la kernaj interesoj de la du landoj, kaj rikoltis abundajn fruktojn de kunlaboro en diversaj kampoj. Xi diris, ke li alte taksas la disvolvadon de la duflankaj rilatoj, kaj volas labori kun Guelleh kaj preni la 40an datrevenon de duflankaj diplomatiaj rilatoj kiel la okazon por firmigi la reciprokan politikan fidon, profundigi la kunlaboron en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj efektivigi la rezultojn de Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, por altigi la duflankan strategian partnerecon al nova nivelo.

Guelleh diris en sia mesaĝo al Xi, ke li estas kontenta kaj fiera pri la glata disvolviĝo de duflankaj rilatoj dum la 40 jaroj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Guelleh dankas la ĉinan registaron kaj la ĉinan popolon por helpo kaj subteno al Ĝibuto. Li diris, ke Ĝibutio sekvos plu la politikon de unu Ĉinio, kaj ke li volas klopodi kune kun Xi por plibonigi duflankajn rilatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin