EU deklaris sankciojn kontraŭ Irano

(GMT+08:00) 2019-01-10 13:28:52     Redaktoro:Yu

La Eŭropa Unio diris merkrede, ke ĝi aldonis du iranajn individuojn kaj la Direkcion pri Interna Sekureco de la Irana Ministerio pri Spionado kaj Sekureco al la terorisma listo de la unio kaj submetis ilin al sankcioj.

La Konsilio de la EU diris en gazetara konferenco merkrede matene, ke la listigo estis adoptita de la konsilio kiel parto de respondo al la lastempaj malsukcesigitaj atakoj sur eŭropa tero.

Irano ankoraŭ ne respondis al la freŝa decido de la EU kaj ĝiaj akuzoj.

La freŝa decido de la EU estis adoptita de ĝia Konsilio de Ĝeneralaj Aferoj marde kaj publikigita en la Oficiala Ĵurnalo de la EU merkrede.

La konsilio ankaŭ renovigis la restriktajn rimedojn kontraŭ tiuj, kiuj antaŭe estis enigitaj en la liston, post ekzamenado en ĉiu dua jaro. La listo nun inkluzivas 15 individuojn kaj 21 grupojn kaj entojn.

Homoj, grupoj kaj entoj en la listo estas submetitaj al frostigo de aktivoj. Ankaŭ komercistoj de la EU estas malpermesitaj liveri monon kaj ekonomiajn rimedojn al ili.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin