Novaĵoj (Januaro 10)

(GMT+08:00) 2019-01-10 16:25:15     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10-a de januaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Xi kaj Kim interparolis kaj atingis gravan konsenton; Ĉinio kaj Usono okazigis vicministran intertraktadon en Pekino. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, marde interparolis kun Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio (KLP) kaj prezidanto de la Ŝtatafera Komisiono de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), kiu atingis Pekinon en la sama tago por vizito al Ĉinio.

En sincera kaj amika atmosfero, la du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR kaj demandoj de komuna zorgo kaj atingis gravan konsenton.

La du flankoj konsentis fari komunajn klopodojn por akceli daŭran novan disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR en la nova epoko, senĉese antaŭenigi la procezon de politika traktado de la demando de la Korea Duoninsulo, alporti pli da profitoj al popoloj de la du landoj kaj fari pozitivan kontribuon al paco, stabileco, prospero kaj evoluado de la regiono kaj la mondo.

Xi substrekis, ke danke al komunaj klopodoj de ambaŭ flankoj, la rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR malfermis novan historian ĉapitron en 2018. La du flankoj, per konkretaj agoj, pruvis la fortan vivecon de la amikeco inter Ĉinio kaj la KDPR kaj montris rezolutecon de la du landoj por antaŭenigo de la politika traktado de la demando de la Korea Duoninsulo. Ĉi tiu jaro markas la 70an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR kaj havas grandan gravecon al klopodoj bazitaj sur antaŭaj sukcesoj por plu antaŭenigi duflankajn rilatojn.

Kim diris, ke per la vizito, li volasas preni la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kiel la okazon por fari profundajn interŝanĝojn de opinioj kun kamarado ĝenerala sekretario pri firmigo de la tradicia amikeco inter la du landoj kaj fortigo de la duflankaj interŝanĝoj kaj kunlaboro, kaj puŝi la amikajn rilatojn inter la KDPR kaj Ĉinio esti senĉese firmigitaj kaj plibonigitaj.

Xi diris, ke jam formiĝis la ĝenerala tendenco de paca dialogo sur la duoninsulo, kio fariĝis la komuna atendo kaj konsento de la internacia komunumo pri la dialogo por pliaj rezultoj. La politika traktado de la demando de la duoninsulo alfrontas maloftan historian oportunon. Xi aldonis, ke Ĉinio subtenas la persiston de la KDPR en la direkto de sennukleigo en la duoninsulo, subtenas la senĉesan pliboniĝon de interkoreaj rilatoj, subtenas la KDPR kaj Usonon okazigi pintkunvenojn kaj atingi rezultojn kaj subtenas rilatajn partiojn solvi siajn proprajn laŭleĝajn zorgojn per dialogo.

Deklaro de la ĉina Ministerio de Komerco diris, ke Ĉinio kaj Usono okazigis intertraktadon sur la vicministra nivelo pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj en Pekino de lundo ĝis merkredo.

La deklaro diris, ke ambaŭ flankoj aktive efektivigis la gravan konsenton atingitan de la gvidantoj de la du landoj kaj okazigis ampleksajn, profundajn kaj detalajn interŝanĝojn pri komercaj kaj strukturaj demandoj de komuna zorgo. La intertraktado fortigis reciprokan komprenon kaj metis fundamenton por trakti zorgojn de la du flankoj. Ambaŭ flankoj konsentis subteni striktan kontakton.

Cui Tiankai, ĉina ambasadoro al Usono, diris lunde en la novjara bankedo okazigita de la Ĉina Ĝenerala Ĉambro de Komerco en Usono, ke Ĉinio plu kunlaboros kun Usono por starigi fortajn kaj stabilajn duflankajn rilatojn, kaj ke kunlaboro estas la sola ĝusta elekto por ambaŭ.

Li diris, ke la historio plene pruvis, ke la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio kaj la normaliĝo kaj sana disvolviĝo de ĉina-usonaj rilatoj profitigis ambaŭ landojn kaj influis la tutan mondon. Grandaj ŝanĝiĝoj okazis en ambaŭ landoj kaj la mondo en la pastaj 40 jaroj, kio decidis, ke rilatoj inter la du landoj devas progresi kun la epoko. Li aldonis, ke Ĉinio sin dediĉos plu al pli vasta kunlaboro kun Usono surbaze de reciproka profito, regante malkonsentojn surbaze de reciproka respekto, kaj disvolvante la duflanjajn rilatojn bazitajn sur strikta kunordigo, kunlaboro kaj stabileco.

Merkrede en Pekino, Ĉinio kaj Usono finis la vicministran intertraktadon pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj. Tio estis la unua konsiliĝo okazigita de la du flankoj por efektivgo de la grava konsento atingita de ĉina kaj usona ŝtatestroj en Argentino.

Laŭ rezultoj de la intertraktado, la du flankoj atingis konsenton. Ĉinio promesis grandigi importadon de agrikulturaj produktoj el Usono por kontentigi la bezonon de ĉinaj konsumantoj pri altkvalita vivo kaj akceli ekonomian disvolvadon, dum la usona flanko prezentis pli detalajn postulojn pri la eksportoj de Ĉinio el Usono. Krome, la usona flanko menciis strukturajn demandojn. Iuj el ili tuŝas la nacian sistemon, sekurecon kaj ideologion de Ĉinio kaj estas neakcepteblaj por la ĉina flanko. Iuj aliaj, ekzemple tiuj pri protektado de la rajtoj de intelekta proprieto, kongruas kun la direkto de pli profunda reformo kaj pli vasta pordmalfermo de Ĉinio kaj estas traktataj.

La du flankoj akiris progreson fine en la vicministra intertraktado post naŭ monatoj ekde la komerca konflikto ĉefe pro tio, ke ambaŭ flankoj kaj eĉ la tuta mondo pli kaj pli multe sentas la doloron de komerca milito.

Dum la pintkunveno en Argentino, ĉina kaj usona ŝtatestroj konsentis doni 90 tagojn por intertraktado de la du flankoj. Nun pasis jam 40 tagoj. Tial ambaŭ flankoj alfrontas urĝan taskon. Estis bona komenco, ke dum la vicministra intertraktado, la du flankoj konsentis subteni striktan kontakton.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, kiu estas en Mez-Oriento por vizito, subite vizitis Bagdadon merkrede, kaj renkontiĝis kun gvidantoj de la nova registaro de Irako. La du flankoj diskutis pri kunlaboro en la batalo kontraŭ terorismo.

La oficejo de iraka prezidento diris en deklaro, ke dum la renkontiĝo kun Pompeo, prezidento Barham Salih diris, ke li esperas plifortigi internacian kaj regionan kunlaboron por malpliigi necertecon de la araba mondo kaj komplete venki ekstremismon kaj terorismon.

La Eŭropa Unio diris merkrede, ke ĝi aldonis du iranajn individuojn kaj la Direkcion pri Interna Sekureco de la Irana Ministerio pri Spionado kaj Sekureco al la terorisma listo de la unio kaj submetis ilin al sankcioj.

La Konsilio de la EU diris en gazetara konferenco merkrede matene, ke la listigo estis adoptita de la konsilio kiel parto de respondo al la lastempaj malsukcesigitaj atakoj sur eŭropa tero.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin