Protekto de intelekta proprieto enradikiĝis en korojn de ĉina popolo

(GMT+08:00) 2019-01-11 20:08:00     Redaktoro:Yu

Estroj de diversnivelaj oficejoj pri protekto de la rajtoj de intelekta proprieto kunvenis lastatempe en Pekino por diskuti kiel pli efike protekti la rajtojn de intelekta proprieto por akceli teknologian novigadon kaj altkvalitan disvolvadon de la nacia ekonomio.

Danke al klopodoj en la pasintaj kvar jardekoj ekde la reformo kaj pordmalfermo, precipe de post la publikigo de la Ŝtata Strategia Plano pri Protekto de la Rajtoj de Intelekta Proprieto en 2008, Ĉinio faris evidentan progreson en ĉi-rilata kampo. Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis en kelkaj okazoj la gravecon de protekto de la rajtoj de intelekta proprieto. Li diris, ke tio estas la plej grava enhavo de plibonigo de la protekta sistemo kaj granda ekscito de la konkurenckapablo de la nacia ekonomio.

Multaj donitaĵoj pruvis, ke Ĉinio estas jam granda lando de protekto de la rajtoj de intelekta proprieto. Pli kaj pli da ĉinoj konscias, ke protekto de la rajtoj de intelekta proprieto estas la protekto de novigado, ĉar ju pli forta estas la kapablo de novigo, des pli efika estas la protekto de la rajtoj de intelekta proprieto. En la lasta novembro dum la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, firmaoj el la tuta mondo publikigis pli ol cent novajn teknologiojn kaj produktojn. Ili elektis Ĉinion por la publikigo ne nur pro la granda merkato de Ĉinio, sed ankaŭ pro la efika protekto de la rajtoj de intelekta proprieto en la lando.

Iuj diris, ke intelekta proprieto estas la ponto inter novigado kaj merkato. Kun intensigo de la protekto per pli da efikaj rimedoj en Ĉinio, novigemo estos forte eksciita, kio injektos novan impeton en la altkvalitan disvolvadon de la ĉina ekonomio kaj la daŭran kreskon de la tutmonda ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin