En 2019 ĉinaj financaj politikoj direktiĝos al fortaldono kaj efikaltigo

(GMT+08:00) 2019-01-15 19:43:38     Redaktoro:Xiong

La 15an de januaro, en la gazetara konferenco okazigita de la Novaĵa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro, Xu Hongcai, asistanto de ministro pri financo, diris, ke en 2019 Ĉinio daŭre praktikos pozitive financajn politikojn, stabiligos la ĝeneralan postulon, plene ekspluatos la avantaĝojn de struktura alĝustigo, kaj vigligos la vivecon de sociaj elementoj. Por efektivigi la celojn la ĉefaj manieroj estas aldoni forton kaj altigi efikecon.

Xu Hongcai klarigis, ke fortaldono signifas aldoni pli da forto por redukti impostojn kaj aliflanke pliigi elspezojn. Kaj pri efikaltigo li diris, ke efikaltigo estas altigi efikecon de financaj rimedoj en ties aranĝo kaj uzo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin