Ĉinio kaj Usono subskribis memorandon pri restrikto de importado de ĉinaj kulturaj heredaĵoj

(GMT+08:00) 2019-01-15 13:22:37     Redaktoro:Yu

Lastatempe en Pekino, Ĉinio kaj Usono subskribis memorandon de kompreno pri restrikto de importado de ĉinaj kulturaj heredaĵoj. La memorando de kompreno, subskribita de ĝenerala direktoro de la Nacia Administracio pri Kulturaj Heredaĵoj Liu Yuzhu kaj usona ambasadoro al Ĉinio Terry Edward Branstad, estas valida por kvin jaroj.

La du landoj unuafoje subskribis tian memorandon en januaro de 2009, kaj en 2014, ĝi estis pluvalidigita ĝis januaro de 2019. Dum la periodo, ĉinaj kulturaj heredaĵoj estis redonitaj dufoje al Ĉinio.

La Nacia Administracio pri Kulturaj Heredaĵoj diris, ke la du landoj refoje subskribis tian memorandon, kio reflektis la decidon de la du landoj pri kunlaboro kaj en protekto de kulturaj heredaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin