Nova sendito de UN promesis plenforte akceli politikan traktadon de siria demando

(GMT+08:00) 2019-01-16 13:19:09     Redaktoro:Yu

Nova speciala sendito de la UN pri Sirio, Geir Pedersen, diris marde en la siria ĉefurbo Damasko, ke li plenforte klopodos por atingi politikan solvon al la siria demando.

Pedersen tiutage vizitis Sirion kaj okazigis intertraktadon kun siria vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Walid Muallem. Ili interŝanĝis opiniojn pri antaŭenigo de la procezo de politika traktado de la siria demando. Pedersen diris, ke li zorgeme aŭskultos opiniojn de la siria registaro kaj plenforte klopodos por atingi politikan solvon al la demando laŭ la Ĉarto de la UN kaj rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la UN. Muallem bonvenigis Pedersen agi kiel speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN kaj esprimis sian volon kunlabori kun Pedersen por atingi politikan solvon al la siria demando.

La 17an de oktobro 2018, tiama speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN pri Sirio Staffan de Mistura rezignis la oficon pro sia persona kialo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin