Ĉina vicĉefministro Liu He invitite vizitos Usonon por komerca problemo

(GMT+08:00) 2019-01-17 18:48:45     Redaktoro:Xiong

Invitite, la ĉina vicĉefministro Liu He faros viziton al Usono en la 30a kaj 31a de januaro por trakti la komercan problemon inter Ĉinio kaj Usono.

En la gazetara konferenco de la 17a de januaro Gao Feng, proparolisto de la Komerca Ministerio de Ĉinio, diris ke, invitite de la usonaj financa ministro Steven Mnuchin kaj reprezentanto por komerco Robert Lighthizer, la ĉina vicĉefministro Liu He faros viziton al Usono en la 30a kaj 31a de januaro por intertrakti la komercan problemon inter Ĉinio kaj Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin