Estu prudente rigardi la evoluadon de Ĉinio kaj la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono

(GMT+08:00) 2019-01-17 20:11:03     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 17a de januaro Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, esperis, ke usonaj koncernaj personoj ĝuste kaj prudente rigardi la evoluadon de Ĉinio kaj la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, ĉesi enmiksi sin en la internaj aferoj de Ĉinio kaj damaĝi la interesojn de Ĉinio, fari utilojn al la interfido kaj kunlaboro inter ambaŭ landoj, kaj kune peni kun Ĉinio por la sana kaj stabila disvolviĝado de la dulandaj rilatoj.

Estas raporto, ke en la kunveno de fremdlandaj diplomatiaj senditoj rezidantaj en Usono la usona vicprezidento Mike Pence faris senbazajn riproĉojn al Ĉinio; li asertis, ke oni ne plu blindigos sin pri tio, ke Ĉinio ignoras leĝojn kaj regulojn.

Kontraŭ tio Hua Chunying diris: "Mi ne scias, ĉu ekzistas formulo "kondamno far ŝtato" aŭ ne. En la lasta tempo Usono faris senbazajn riproĉojn kaj atakojn al internaj kaj eksteraj politikoj de Ĉinio pri ŝuldoj, komerco, la suda ĉina maro, regularo, religia libereco kaj tiel plu, sed tiuj rimarkoj jam pli frue estis refuzitaj kaj neigitaj de honestaj homoj, eĉ el Usono mem. Estas vaste sciate, ke Usono, koncerne la internacian regularon, aplikas senmaskan duoblan kriterion: 'se ĝi submetiĝas al mi, ĝin mi uzas; se ne, mi ĝin forlasas'. En tiu problemo Usono estas tiu, kiu ne havas rajton riproĉi kaj akuzi Ĉinion."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin