Blanka Domo: Usono kaj KDPR okazigos duan pintkunvenon en februaro

(GMT+08:00) 2019-01-19 12:58:34     Redaktoro:Yu

La Blanka Domo diris vendrede, ke la dua kunveno de gvidantoj de Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko okazos en la tria tagdeko de februaro, kaj la loko de la kunveno estos publikigita post nelonge.

Tiutage en la Blanka Domo, usona prezidento Donald Trump renkontiĝis kun vicprezidanto de la Centra Komitato de la Korea Laborista Partio Kim Yong-chol dum ĉirkaŭ unu horo kaj duono. Poste la Blanka Domo publikigis novaĵon pri la dua kunveno de gvidantoj de Usono kaj la KDPR.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin