Aeratakoj gvidataj de Usono mortigis 20 civilulojn en orienta Sirio

(GMT+08:00) 2019-01-19 12:59:30     Redaktoro:Yu

La siria ŝtata novaĵ-agentejo SANA raportis, ke almenaŭ 20 civiluloj estis mortigitaj vendrede en aeratakoj gvidataj de Usono en la regiono okupata de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en la siria orienta provinco Deir al-Zour.

Virinoj kaj infanoj estis inter la viktimoj de la aeratakoj, kiuj celis la urbeton Baghus, unu el la lastaj du urbetoj ankoraŭ sub la regado de la Islama Ŝtato en la orienta kamparo de Deir al-Zour.

La atako estas la plej freŝa en serio da bombardoj, kiuj celas la lastan fortikaĵon de la Islama Ŝtato sur la orienta bordo de Eŭfrato en orienta Sirio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin