Ĉinio firme oponas sensaciadon de Pentagono pri "ĉina minaco"

(GMT+08:00) 2019-01-19 15:14:45     Redaktoro:Yu

Ĉinio vendrede esprimis fortan malkontenton pri kaj firman oponon kontraŭ la usona raporto pri antimisila defendo, kiu faris sensacion pri "ĉina minaco".

La raporto, Revizio de Antimisila Defendo, publikigita ĵaŭde en Pentagono, estis la unua ĝisdatigo de la usona politiko de antimisla defendo ekde la versio 2010.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke la raporto, kun mensostato de malvarma milito kaj malnovaj konceptoj, kiel ekzemple nulsuma ludo, ignoris la ĝeneralan tendencon de paco kaj evoluigo de la epoko, troigis geopolitikan alfrontadon kaj konkurencon inter grandaj landoj kaj faris sensacion pri "ĉina minaco".

Hua diris, ke Ĉinio ĉiam rekomendas solvi la demandon de disvastigo de misiloj per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj kaj oponas serĉi proprajn interesojn je la kosto de sekureco kaj interesoj de aliaj landoj. Ŝi aldonis, ke Ĉinio urĝas Usonon forĵeti la mensostaton de malvarma milito, konservi tutmondan kaj regionan pacon per respondeca sinteno kaj preni konkretajn agojn por protekti pacon kaj stabilecon de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin