Homoj devas esti optimismaj pri ĉina ekonomio pro bonaj rezultoj

(GMT+08:00) 2019-01-21 19:25:56     Redaktoro:Yu

Ĉinio lunde publikigis donitaĵojn de ekonomia disvolvado en 2018. Laŭ la unua kalkulado, la malneta enlanda produkto de Ĉinio en 2018 superis 90 duilionojn da juanoj, kreskante je 6,6% surbaze de la antaŭa jaro. Tiu ĉi rezulto superis la difinitan celon de 6,5%. En la pasinta jaro, la konsumantara prezindico kreskis per 2,1%, malpli ol la difinita celo de ĉirkaŭ 3%, kaj la pokapa disponebla enspezo kalkuliĝis al 28 228 juanoj, kreskante per 6,5%. Tiuj donitaĵoj montris, ke Ĉinio bone plenumis la celojn starigitajn en la komenco de la lasta jaro kaj restis potenca motoro de la monda ekonomio.

La lasta jaro estis eksterordinara por Ĉinio. Ĝi amplekse profundigis reformon kaj pordmalfermon, kaj klopodis trakti riskojn akriĝintajn pro kontraŭfluo al ekonomia tutmondiĝo kaj komercaj disputoj por subteni la ekonomian kreskon en racia amplekso. Estis vere malfacile, ke Ĉinio bone plenumis siajn taskojn de ekonomia disvolvado.

La ekonomia totalo de Ĉinio unuafoje superis 10 duilionojn da juanoj en 2000, 70 duilionojn en 2016 kaj 90 duilionojn en 2018. La kontinua kaj rapida kresko montris sanan kaj firman fundamenton de la ekonomio. Kompare kun antaŭe, la kresko de 6,6% estis iom malrapida, tamen tiu rapido ankoraŭ estis en racia amplekso kaj konformis al la postulo de transformiĝo de la rapida kresko al altkvalita disvolvado. Estas menciinde, ke laŭ tiu rapido, Ĉinio restis inter la unuaj vicoj de la ĉefaj ekonomioj de la mondo, kaj la kontribuo de Ĉinio al la monda ekonomio ankoraŭ superis 30% en la lasta jaro.

La Nacia Statistika Buroo konfesis, ke la ekonomio ankoraŭ alfrontas la premon de malsupreniro, kaj pro tio Ĉinio akcelas plibonigon de la ekonomia strukturo, altigas la kapablon de teknologia novigado, profundigas reformon kaj pordmalfermon, antaŭenigas verdan disvolvadon kaj aktive partoprenas en reformo de la tutmonda ekonomia regado. La centra kunveno pri ekonomia laboro, kiu okazis en la fino de la lasta jaro, faris gravan juĝon, ke la disvolvado de Ĉinio troviĝas en la periodo de grava strategia oportuno por longa tempo. La rezultoj de la ekonomia disvolvado montris, ke ne ŝanĝiĝis la fundamento de sana kaj stabila disvolviĝo de la ĉina ekonomio nek la kondiĉoj subtenantaj altkvalitan disvolvadon. La mondo devas esti fidplena pri la estonteco de la ĉina ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin