Ĝenerala stato de Monda Hortikultura Ekspozicio

(GMT+08:00) 2019-01-22 15:47:17     Redaktoro:Selena

Pekina Monda Hortikultura Ekspozicio 2019, aranĝita de la pekina registaro, estas la plej altnivela monda hortikultura ekspozicio. Ĝi estis agnoskita de Internacia Buroo de Ekspozicio kaj aprobita de Internacia Asocio de Hortikulturaj Produktantoj. Tio estas la dua fojo por nia lando gastigi la mondan hortikulturan ekspozicion kun la kategorio de A1.

La hortikultura ekspozicio havas la ĉeftemon de "verda vivo kaj bela hejmloko", kaj vicĉeftemon de "verda disvolvado, hortikulturo en ĉiutaga vivo, kunfandiĝo kaj disflorado, edukado kaj estonteco kaj spirita hejmloko. Ĝia koncepto estas "kunfandiĝo de ĝardenoj kun la naturo por ke la koro estu kortuŝita per la naturo". Ĝia celo estas atingi pli altan nivelon de monda hortikulturo kaj ekologia civilizacio.

La monda hortikultura ekspozicio konsistas el kvar ĉefaj haloj kaj prezenta centro, inkluzive de Ĉina Pavilono, Internacia Pavilono, Pavilono de Vivspertoj, Pavilono de Plantoj kaj la prezenta centro.

Ejo de la ekspozicio, kiu estas distanca de la Granda Muro Badaling je 10 kilometroj, estas titolita kiel "hortikultura ekspozicio sub la piedo de la Granda Muro".

La ekspozicio okazos de la 29a de aprilo ĝis la 7a de oktobro, daŭranta je 162 tagoj. La nombro de vizitantoj prognozite kalkuliĝas al 16 milionoj da homfojoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin