Novaĵoj (Januaro 22)

(GMT+08:00) 2019-01-22 17:14:07     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia marda elsendo. Estas la 22a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi urĝis preventi gravajn riskojn por certigi sanan ekonomion kaj socian stabilecon; la Internacia Mona Fonduso malaltigis siajn anticipojn de tutmonda ekonomia kresko. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping lunde urĝis altrangajn oficialulojn plifortigi sian kapablon preventi kaj forigi gravajn riskojn por certigi daŭran kaj sanan ekonomian disvolviĝon kaj socian stabilecon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum parolado en la malferma ceremonio de la stud-sesio en la Partia Lernejo de la Centra Komitato de la KPĈ, kiun ĉeestis altrangaj provincaj kaj ministraj oficialuloj.

Prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun vizitanta kamboĝa ĉefministro Samdech Techo Hun Sen lunde en la ŝtata gastejo Diaoyutai en Pekino, alvokante komunajn klopodojn por konstruado de la komunumo de komuna estonteco kun strategia signifo inter Ĉinio kaj Kamboĝo.

Xi alte taksis la disvolviĝon de duflankaj rilatoj, dirante, ke la pasinta jaro markis la 60an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. La duflanka kunlaboro pri la iniciato Zono kaj Vojo estigis pli kaj pli da praktikaj rezultoj, kaj la du flankoj subtenis striktan komunikadon kaj kunordigon en regionaj kaj internaciaj aferoj. Xi diris, ke ĉina-kamboĝaj rilatoj alfrontas novajn oportunojn de disvolvado. Ĉinio volas labori kun la kamboĝa flanko por konstrui la komunumon de komuna estonteco kun strategia signifo, pli klare difini prioritatojn de kunlaboro, desegni planon pri disvolvado de rilatoj kaj levi duflankajn rilatojn al nova alto. Li vokis la du landojn subteni altnivelajn interŝanĝojn, plifortigi la dividon de spertoj en regado, vastigi interŝanĝojn inter registaroj, inter leĝdonaj instancoj kaj inter politikaj partioj kaj sur la subnacia nivelo, kaj profundigi komunikadon kaj kunordigon en multflankaj mekanismoj, ekzemple la UN, Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kaj Lancang-Mekonga kunlaboro. Li ankaŭ alvokis pli striktan kunlaboron en kulturo, turismo, protekto kaj restaŭro de kulturaj heredaĵoj, junularaj interŝanĝoj, leĝobeigo kaj sekureco.

Hun Sen gratulis la ĉinan popolon pro la grandaj atingoj akiritaj dum la lastaj 40 jaroj de reformo kaj pordmalfermo sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke la kamboĝa flanko volas labori kune kun la ĉina flanko por antaŭenigi la iniciaton Zono kaj Vojo, plifortigi kunlaboron en la kampoj de popola vivteno, agrikulturo, komerco, investado, turismo kaj infrastrukturo, pliigi interpopolajn interŝanĝojn, intensigi kunlaboron en leĝobeigo kaj sekureco, striktigi komunikadon kaj kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj plu kompreni kaj subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj gravaj zorgoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis lunde, ke ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestos kunvenojn en Francio kaj Italio de la 23a ĝis la 26a de januaro.

Hua diris, ke Wang okazigos la 18an konsiliĝon de la kunordigantoj por la Ĉina-Franca Strategia Dialogo laŭ la invito de Philippe Etienne, diplomatia konsilisto de franca prezidento. Hua aldonis, ke Wang ankaŭ vizitos Italion kaj prezidos la naŭan kunvenon de la Ĉina-Itala Registara Komitato dum la vizito, laŭ la invito de itala ministro pri eksterlandaj aferoj, Enzo Moavero Milanesi.

La Internacia Mona Fonduso lunde publikigis raporton, malaltigante la anticipojn de la tutmonda ekonomia kresko en 2019 kaj 2020 ĝis 3,5% kaj 3,6% respektive, kaj alvokante registarojn de ĉiuj landoj komenci multflankan kunlaboron por trakti defiojn alfrontatajn de la komerca sistemo.

La raporto prognozis, ke pro la malaltigo en perspektivo de la ekonomia kresko de la eŭrozono, la kresko de evoluintaj ekonomioj malrapidiĝos en la venontaj du jaroj; la ĝenerala kresko malrapidiĝos de 2,3% de la lasta jaro ĝis 2% de la kuranta jaro, kaj en la venonta jaro la kresko reduktiĝos ĝis la nivelo de 1,7%. La raporto prognozis ankaŭ, ke en la kuranta jaro, la kresko de evoluantaj ekonomioj iom malrapidiĝos ĝis 4,5%, kaj en la venonta jaro, la kresko eble releviĝos ĝis 4,9%.

La Internacia Mona Fonduso diris, ke la rezulto de la komerca intertraktado inter Ĉinio kaj Usono kaj la ŝanĝiĝoj de la tutmonda financa medio eble havos longtempan influon sur la anticipon de ekonomia kresko.

Brita ĉefministro Theresa May diris lunde, ke ŝi konsiliĝas kun iuj politikaj partioj de Britio pri la interkonsento vetoita de la parlamento antaŭ nelonge kaj traktados plu kun la Eŭropa Unio.

May diris en la malsupra ĉambro de la parlamento, ke ŝi konsiliĝas kun la Demokratia Unuiĝinta Partio de Nord-Irlando kaj aliaj partioj pri enhavoj koncernaj al la irlanda landlimo post la retiro de Britio el la EU. May emfazis, ke ŝi ne opinias, ke la propono pri prokrasto de la retiro akiros subtenon de la malsupra ĉambro, kaj nuligo de la retiro estas kontraŭdira al la rezulto de la referendumo de 2016.

Reprezentantoj de la usona registaro kaj la afgana grupo Talibano komencis intertraktadon lunde en la katara ĉefurbo Daŭho.

Zabihullah Mujahid, proparolanto de Talibano, konfirmis lunde en socia komunikilo, ke la du flankoj tiutage komencis la intertraktadon, post kiam la usona flanko akceptis la postulon de Talibano, ke Usono finu sian okupadon sur la afgana teritorio kaj ĉesu uzi Afganion en oponado kontraŭ aliaj landoj. Mujahid diris ankaŭ, ke la intertraktado daŭros ĝis mardo. Tamen li ne publikigis la nomojn, postenojn kaj aliajn informojn de la partoprenantoj.

La usona Ŝtata Departemento diris en deklaro, ke ŝtatsekretario Mike Pompeo dimanĉe telefone konversaciis kun japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono kaj sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj Kang Kyung-wha respektive, kaj diskutis kun ili pri la demando de la Korea Duoninsulo.

Robert Palladino, vicproparolanto de la Ŝtata Departemento, diris, ke Pompeo diskutis kun Kono la usonan planon pri venonta kontanto kun la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR). Dum interparolado kun Kang, la du flankoj informis unu la alian pri kontaktoj de Usono kaj Sud-Koreio kun la KDPR.

Meksika ministro pri sano Jorge Alcocer diris lunde en gazetara konferenco, ke 89 homoj mortis, 65 homoj restis malaferintaj kaj dekoj da aliaj vundiĝis pro la eksplodo de petroldukto en la ŝtato Hidalgo.

En la gazetara konferenco, meksika prezidento diris, ke li jam ordonis al la meksika petrola kompanio fortigi kontroladon de la petrolduktaj instalaĵoj. Samtempe, la meksika registaro daŭrigos la baton kontraŭ ĉia ŝtelado de petrolo kaj koruptaj agoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin