Novaĵoj (Januaro 23)

(GMT+08:00) 2019-01-23 16:55:56     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23a de januaro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ĉefministro renkontiĝis kun sia kamboĝa paralelulo;Plej alta politika konsilisto substrekis pacan disvolvadon de transmarkolaj rilatoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun vizitanta kamboĝa ĉefministro Samdech Hun Sen.

Li diris, ke estas profunda amikeco inter Ĉinio kaj Kamboĝo, kaj la duflankaj rilatoj kaj kunlaboro faris rimarkindan progreson. Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping havis amikan renkontiĝon kun Hun Sen. Ĉinio volas klopodi kune kun Kamboĝo kaj aldoni movforton por profundigi la ampleksan strategian partnerecon surbaze de reciproka respekto, egala traktado kaj komuna gajno.

Hun Sen diris, ke Kamboĝo dankas Ĉinion pro ĝia longtempa firma subteno kaj forta helpo, kaj volas firmigi amikecon kun Ĉinio, profundigi duflankan kunlaboron en infrastrukturo, produktkapablo, ekonomio, komerco, agrikulturo, popola vivteno kaj aliaj kampoj, striktigi kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj antaŭenpuŝi la ampleksan strategian partnerecon por pli granda disvolvado.

La plej alta politika konsilisto de Ĉinio, Wang Yang, marde alvokis klopodojn por akceli la pacan disvolvadon de rilatoj inter la du bordoj de la Tajvana Markolo kaj la procezon de paca reunuigo de la patrolando.

Wang, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, faris la rimarkojn en konferenco pri tajvanaj aferoj.

Wang, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, retrorigardis la progreson en traktado de tajvanaj aferoj en 2018 kaj rimarkigis, ke la transmarkola situacio estos pli komplika kaj severa en 2019. Li emfazis subteni la Konsenton de 1992, kiu enkorpigas la principon de unu Ĉinio, por akceli pacan disvolvadon de transmarkolaj rilatoj. Li akcentis, ke integriĝa disvolvado de la du bordoj de la Tajvana Markolo devas esti profundigita, kun vastigo de interŝanĝoj kaj kunlaboro kaj plena efektivigo de favoraj politikoj por tajvanaj samlandanoj. Li aldonis, ke klopodoj devas esti faritaj por starigi pli da interŝanĝaj kanaloj por junuloj de ambaŭ flankoj, kun la celo liveri al tajvanaj junuloj pli da oportunoj kaj pli bonan medion por studi, trovi laborpostenojn, komenci negocojn kaj fari interŝanĝojn en la ĉeftero.

Estis raporto, ke Usono jam informis Kanadon, ke ĝi formale petos Kanadon ekstradicii Meng Wanzhou, financan ĉefdirektoron de la ĉina firmao Huawei. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris marde, ke la ĉina flanko urĝas Kanadon tuj liberigi sinjorinon Meng, efektive certigi ŝiajn leĝajn rajtojn kaj interesojn, kaj urĝas la usonan flankon tuj korekti siajn erarojn, nuligi arestordonon kontraŭ Meng kaj rezigni la ekstradicion.

Hua diris en regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko jam kelkfoje ripetis sian solenan kaj seriozan pozicion pri tiu ĉi okazaĵo. Ŝi aldonis, ke iu ajn homo kun normala juĝkapablo povas trovi, ke la kazo de Meng ne estas ordinara juĝa afero, kaj ke la kanada flanko misuzas la traktaton de ekstradicio kun Usono, kio estas serioza atenco al la sekureco kaj leĝaj rajtoj kaj interesoj de ĉina civitano.

Marde en la germana okcidenta urbo Aachen, franca prezidento Emmanuel Macron kaj germana ĉefministro Angela Merkel subskribis novan traktaton pri amikeco, nomatan Traktato de Aachen, kun la celo firmigi la pozicion de la du landoj kiel akso en la procezo de eŭropa integriĝo kaj fortigi kunordigon en ekonomio, diplomatio, sekureco kaj defendo.

La nova traktato estas rigardata kiel la letero de militprovoko kontraŭ fortoj de nacia egoismo kaj popolismo, kiuj disvastiĝas tra Eŭropo. Ĉu Francio kaj Germanio povus persisti pri la ideo de integriĝo kaj fari unu voĉon por rompi la eŭropan propran prioritaton? Tio dependos de tri ĉefaj faktoroj. La unua faktoro estas, ĉu la origina intenco de la du landoj estas firma? La Traktato de Aachen estas rigardata kiel la versio 2,0 de la Traktato de Elizeo. Same kiel antaŭe, la nova traktato estis proponita de Francio. Ambaŭ traktatoj celas protekti eŭropajn interesojn kaj pliigi la parolrajton de Eŭropo en internaciaj aferoj kaj pli aŭ malpli intencas reteni la influon de Usono. La dua faktoro estas, ĉu la cirkonstancoj helpus efektivigon de la traktato. La historio ne povas simple sin ripeti. En 1963, kiam la du landoj subskribis la Traktaton de Elizeo, Britio ankoraŭ ne aliĝis al la Eŭropa Komunumo, Francio kaj la tiama Federacia Germanio estis ĉefaj subtenantoj de eŭropa integriĝo kaj okupis absolute altan pozicion. Malgraŭ tia situacio, la parlamento de Federacia Germanio aldonis al la traktato enhavojn pri rilatoj kun Usono, kiam ĝi ratifis la traktaton. Sed nun la Traktato de Aachen alfrontas pli ampleksan situacion. La lasta faktoro estas, ĉu la nova traktato utilas la procezon de eŭropa integriĝo. Ĝi havas tre konkretajn enhavojn kaj tekstas, ke la du landoj ellaboros unuecajn planojn pri armado kaj militista trejnado kaj kunordigo de armila eksporto, kaj Francio subtenos Germanion esti konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN.

La Traktato de Aachen ne povas radikale reteni nacian egoismon kaj popolismon, tamen la du landoj intencas krei bonan atmosferon por la elekto de la Eŭropa Parlamento en majo, meze de severaj defioj kontraŭ la eŭropa integriĝo.

Sveda ministro pri eksterlandaj aferoj Margot Wallstrom diris marde, ke reprezentantoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj Usono lunde finis serion da diskutoj en Svedio, kaj la diskutoj okazis en bona atmosfero.

La Sveda Radio citis la parolojn de Wallstrom en raporto, ke la diskutoj celis starigi pli striktan komunikadon inter la du flankoj, kaj la enhavoj ampleksas malarmadon, ekonomian disvolvadon kaj regionan sekurecon, kaj ke Svedio gastigos pli da tiaj intertraktadoj kaj konsideras gastigi pintkunvenon pri la demando de la Korea Duoninsulo.

Rusa prezidento Vladimir Putin kaj japana ĉefministro Shinzo Abe marde ne povis atingi gravan konsenton pri teritoria disputo, kiu enkotigis la intertraktadon pri paca traktato.

Putin diris en gazetara konferenco post ilia 25a renkontiĝo en Moskvo, ke Rusio kaj Japanio faris zorgeman laboron en kreado de kondiĉoj por atingo de paca traktato. Li aldonis, "Ni denove konfirmis nian intereson pri subskribo de ĉi tiu dokumento. La solvo devas esti akceptebla por la popoloj de Rusio kaj Japanio."

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres marde anoncis la nomumon de Xia Huang el Ĉinio kiel sia speciala sendito por la Grand-Laga Regiono.

Farhan Haq, vicproparolanto de Guterres, diris en gazetara konferenco, ke Xia sukcedos Said Djinnit el Alĝerio, al kiu la ĝenerala sekretario esprimis profundan dankemon pro lia sindona servo kaj elstara kariero de la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin